| Veterinformoj | Retposhto |

Kompartianoj en privataj entreprenoj


de ZUO YAN

Estante reganta partio, la Komunista Partio de Chinio posedas sperton, regulan administran metodon kaj sistemigitan strukturon en la organiza konstruado en la shtataj organoj kaj entreprenoj. Sed ghi frontas novan problemon en starigo de kompartia organizo en privataj entreprenoj post ekpraktikado de la ekonomia reformado. Kune kun la rapida disvolvigho de la neshtata ekonomio, ekde la mezo de la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, neniam chesis la esplorado pri starigo de kompartia organizo en privataj entreprenoj, kaj precipe en la lastaj du jaroj, pli kaj pli multaj privataj entreprenoj aktive subtenis starigon de partia organizo en siaj entreprenoj.

Lau la nova statuto de la Komunista Partio de Chinio, chiu baza unuo kun pli ol 3 kompartianoj devas starigi bazan organizon de la partio.

Ghis junio de 2002 la Komunista Partio de Chinio nombris 105167 bazajn organizojn en privataj entreprenoj tra la tuta lando.

Pozitiva sinteno de mastroj de privataj entreprenoj

Iun tagon en 2001, likis la radiatora sistemo en komputera domego de urbo Handan, kaj varma akvo inundis kaj varma vaporo saturis la chambrojn. Tiam kompartianoj en la domego la unuaj elpashis por doni urghan helpon. Post la afero la direktoro diris en kortushiteco, ke lia entrepreno pereus sen la helpo de la kompartianoj.

Wang Shijie, sekretario de la Distrikta Komitato de la Kompartio de Handan, diris, ke la kompartianoj en la neshtataj ekonomiaj organizoj ghuas pli kaj pli altan reputacion kaj ludas pli kaj pli grandan rolon. En Congtai-distrikto estas 13580 neshtataj ekonomiaj organizoj kun pli ol 40 mil dungitoj, kaj inter ili estas 1458 kompartianoj. Ekde aprilo de 2001 chiuj neshtataj ekonomiaj organizoj starigis unu post alia partian organizon, pri tio mastroj de la privataj entreprenoj havas pozitivan sintenon.

Zhang Xinsheng, direktoro de la Vestokompanio (Limigita) Furuida, antaue estis estro de shtata fabriko dum multaj jaroj kaj estas kompartiano. Kunlabore kun korea entrepreno, lia manufakturo eksportas chiujare vestojn en valoro de miliono da usonaj dolaroj. Li diris: “Chiuj kompartianoj en mia entrepreno laboras elstare.” En la kompanio estas dungito el Shandong-provinco, kiu laboras tre diligente. Foje Zhang Xinsheng demandis lin, chu li estas kompartiano, kaj tiu respondis: “Jes. Virto de kompartiano chiam restas en mia koro.”

Zhang Xinsheng diris: “Kompartianoj bone impresas aliajn kaj havas koheran forton en la dungitaro. Tial nia direktoraro alte taksas la kompartianojn.” Kiam starighis en la kompanio kompartia filia komitato, la direktoraro faris rezolucion: La direktoraro memkonscie submetighas al la superrigardo de la partia filia komitato; la direktoraro plenrajtigis la filian komitaton protekti la rajtojn de la akciuloj kaj dungitoj; permesi al punitaj dungitoj plendi al la filia komitato kaj la direktoraro nepre devas respekti la opinion de la filia komitato pri la puno; antau ol la kompanio nomumas au eksigas gvidantojn de diversaj niveloj, ghi nepre devas konsulti la filian komitaton.

Chie en la granda privata memservejo Kangde de la urbo Handan kun plankareo de pli ol 70 mil kvadratmetroj oni povas vidi “kompartianajn standojn” kaj “kompartianajn servotablojn”. Respondeculo Xu Zhiqing de la filia komitato de la kompartio en la memservejo konigis, ke en la memservejo laboras pli ol 800 komercaj familioj el pli ol 3 mil homoj. Por altigi la renomon de la memservejo, la baza kompartia organizo instigis pli ol 40 kompartianojn al bonkvalita servo. Dank’ al tio la memservejo havas bonan atmosferon kaj chiam pli kaj pli multighas klientoj.

Multaj mastroj de privataj entreprenoj opiniis, ke la celo de la entreprenoj estas disvolvi ekonomion por pli multe kontribui al la socio, dum la celo de la kompartio estas potencigi la landon kaj felichigi la popolon, do ambau havas saman celon, tial ili shatas starighon de kompartia organizo en siaj entreprenoj.

Liu Chunling, ghenerala direktoro de la Kompanio (Limigita) de Restoracia Administrado Tianranju de Handan, diris, ke li ne estas kompartiano, sed li subtenas starigon de kompartia organizo en sia entrepreno. Li diris: “Disvolvigho de la kompanio bezonas sciencan administradon kaj ankau praktikadon de administra disciplino kaj personaron kun alta kvalifikiteco. Plejeble elfosi la latentan kapablon de la personaro estas shlosilo por sukceso de entrepreno, kaj pri tio mi esploris multajn jarojn. Sed mi ne trovis respondon. Post starigho de la kompartia organizo en julio chi-jare, mi ekkomprenis, ke la kompartia organizo povos aldoni movoforton por la disvolvigho de niaj neshtataj entreprenoj.”

Esplori novan modelon de organizado

Starigo de kompartia organizo en privataj entreprenoj estas rigardata de diversnivelaj kompartiaj organizoj kiel grava problemo por plivastigi la amasan bazon kaj firmigi la regantan bazon de la partio kaj por garantii longdauran stabilecon kaj sekurecon de la lando en la socialisma merkata ekonomio. Sed la personaroj en la privataj entreprenoj estas novaj homgrupoj aperintaj post la ekpraktikado de la reformado, kaj la laboro de partia konstruado en tiu kampo vizaghas la tute novan problemon. Diversaj lokoj senchese esploras por trovi novan formon de la partia organizado.

Posttagmeze de la 23-a de augusto de 2002, tabulo kun skribo “Komitato de la Komunista Partio de Chinio en Hengda-kompanio” estis elpendigita en Hengda-kompanio, la unua neshtata ekonomia organizo de Kantono.

Oni informis, ke dank’ al sia 6-jara penado Hengda-kompanio fondita en 1997 farighis granda grupigita entrepreno inkluzive de bieno, financo, alta teknologio, edukado, restoracio kaj amuzado. Kun senchesa disvolvigho de la kompanio, pli kaj pli multighas kompartianoj kaj nun la entrepreno nombras 163 kompartianojn. La direktoraro de la entrepreno decidis starigi kompartian komitaton cele liveri al la kompartianoj organizon por studi la politikojn de la partio, intershanghi komprenajhojn en la studo kaj reciproki informojn kaj pli bone antauenpushi stabilan disvolvighon de la kompanio. Informighinte pri tio, la Komitato de la Komunista Partio de Chinio de Haizhu-distrikto de Kantono tuj kontaktighis kun la kompanio por helpi ghin en starigo de la kompartia komitato. La ghenerala direktoro funkcias kiel sekretario de la kompartia komitato.

Kantono estas loko kun kompare potenca privat-ekonomia forto. Ghis la fino de 2001 la urbo nombris 52203 privatajn entreprenojn kun 430 mil dungitoj kaj inter ili estas multe da kompartianoj.

En aprilo de 1996, la Kantona Komitato de la Komunista Partio de Chinio sankciis la starigon de la Komitato de la Komunista Partio de Chinio de la Asocio de Privataj Entreprenoj de Kantono. Ghis la fino de majo de 2002, pli ol 200 kompartiaj komitatoj starighis en privataj entreprenoj, kaj 1365 kompartianoj en privataj entreprenoj estas en la administrado de kompartiaj organizoj. Ili ellaboris 11 regularojn inkluzive de “Regularo pri Starigo de Kompartia Organizo en Privataj Entreprenoj”, kio kondukis la laboron de partia konstruado en privataj entreprenoj al sistemigo kaj normaligo.

Nun konstruado de partia organizo en privataj entreprenoj de Kantono havas tre diversajn formojn: Parto de la privataj entreprenoj havas propran partian organizon, parto de la privataj entreprenoj havas komunan organizon kaj en regiono kun tre disaj kompartianoj oni starigas regionan organizon. La Komitato de la Komunista Partio de Chinio de la Kantona Industria kaj Komerca Buroo starigis reton de partia konstruado en privata entrepreno. Krome la kompartia komitato de la asocio faris IC-kartojn por la kompartianoj en privataj entreprenoj, kaj kun tiu karto la partianoj povas partopreni la aktivecojn de la partiaj organizoj de la privataj entreprenoj de Kantono. La kompartiaj organizoj de la privataj entreprenoj ne shablone sekvas la faron de la partiaj organizoj en la shtataj administraj institucioj kaj shtataj entreprenoj. Ili havas siajn proprajn organizajn manierojn konformajn al iliaj konkretaj laborkondichoj.

Disvolvante aktivadon en privataj entreprenoj, la partiaj organizoj de la privataj entreprenoj de Kantono chiam persistas en la principo “ne interveni en ilian decidofaron pri produktado kaj administrado, ne malfortigi la administrantaron en iliaj internaj organizoj, ne influi ilian normalan produktan kaj administran ordon, nek pagigi ilin”, “utile al levo de la politika kaj socia pozicio de la privataj entreprenoj, al la dungo de talentuloj, al altigo de reputacio de la privataj entreprenoj kaj al la akcelo de sana disvolvigho de la privataj entreprenoj”.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688