| Veterinformoj | Retposhto |

Modelo "kompanio kaj kamparanoj"


de WANG DONGZHENG

Wang Jinyou estas landnivela labormodelo kaj ghenerala direktoro de la Zhucheng-a Eksterakomerca Kompanio (Grupo). Li gvidis ghin jam pli ol 10 jarojn kaj sub lia gvido ghi farighis la plej granda entrepreno, kiu sin okupas pri agrikultura industrio en Shandong-provinco. Ghi laborigas 200 mil kamparanajn familiojn. Nun ghi estas unu el la plej fruaj chinaj entreprenoj de agrikultura industrio. En 2002 ghia vendovaloro superis 4 miliardojn da juanoj, el kiuj estis 120 milionoj da usonaj dolaroj. Li diris, ke Zhucheng ne havas pintajn produktajhojn, tamen dank' al plurjara esplorado kaj praktikado la urbo malfermis la vojon pliigi enspezon de centoj da miloj da kamparanoj kaj helpi ilin kiel eble plej rapide sin liberigi el malricheco. Jen la modelo "kompanio kaj kamparanoj".

Tio estas kontrakto, farita de la kompanio kaj kamparanoj lau la bezono de la merkato pri terkulturado kaj brutobredado. Lau la kontrakto la kompanio devas liveri al la kamparanoj merkatajn informojn, kapitalon, teknikojn kaj bonrasajn semojn kaj levi la kolektivecon de la kamparanoj. Tiamaniere la kamparanoj povas lau plano fari produktadon, utilan al plialtigo de la kvalito de la produktajhoj kaj konkurenca povo en la enlanda kaj internacia merkatoj. Dank' al tio oni multe profitas en la internacia merkato kaj la kamparanoj enspezas pli multe. Nun tiu modelo estas popularigata en Chinio.

S-ro Wang diris, ke la devizo de lia kompanio estas: "Mi disvolvighas kune kun agrikulturo. Mi dividas ghojon kaj malghojon kune kun la kamparanoj." Decembre de 1995 la tiama vicchefministro Wen Jiabao inspektis Zhucheng kaj postulis, ke oni bone entreprenu sian karieron kaj neniel fushu ghin, char malantau la kompanio staras centoj da miloj da kamparanoj. Wang gravuris liajn vortojn en la memoro kaj bone scias la gravecon de sia tasko. Li diris, ke prilaboro de agrikulturajhoj estas grava, char unue, la kompanio devas energie disvolvi la merkaton kaj okupi ghin per siaj prilaboritaj agrikulturajhoj, nur dank' al kio la kamparanoj povas realigi bonhavighon; kaj due, la kompanio devas servi al la kamparanoj en chiuj flankoj, aranghi kapitalon, instrui teknikojn kaj liveri bonrasajn semojn lau internacia bezono kaj krom tio ghi devas kapabli rezisti kontrau la merkata krizo por ne damaghi la kamparanojn, ech kiam la merkato estas en malbona stato.

Chefministro Zhu Rongji diris en la registara laborraporto ankau, ke en 2003 la registaro devas doni grandan atenton al disvolvo de agrikulturo, kampara ekonomio kaj plialtigo de la kamparana enspezo. Lau la raporto oni devas reguligi la strukturon de agrikulturo kaj kampara ekonomio, raciigi la dispozicion de terkulturado kaj akceli agrikulturan industriigon, plenenergie disvolvi brutobredadon, bredadon de akvoproduktajhoj kaj prilaboradon de agrikulturaj produktajhoj. Wang diris, ke la chefministro metis grandan esperon sur la agrikulturan industriigon, ke ghi gvidu pli da kamparanoj en la merkaton.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688