| Veterinformoj | Retposhto |

Autonomeco de naciminoritatoj de Chinio


de CHEN TIAN

Chinio estas lando kun multaj naciminoritatoj. Krom han-nacio, kiu konsistigas 90% de la tuta loghantaro de Chinio, vivas ankau 55 naciminoritatoj en la mezo kaj okcidento de la lando.

La “Konstitucio de la China Popola Respubliko” montras, ke chiuj nacioj de la China Popola Respubliko ghuas egalajn rajtojn. La shtato protektas la leghajn rajtojn kaj interesojn de la naciminoritatoj, protektas kaj disvolvas la egalrajtecon, solidarecon kaj interhelpon de la naciminoritatoj. Estas malpermesite diskriminacii kaj subpremi iun ajn naciminoritaton, detrui la nacian unuighon kaj fari nacian splitighon. La shtato helpas la naciminoritatajn regionojn disvolvi la ekonomion kaj kulturon lau la trajtoj kaj bezonoj de la naciminoritatoj.

En la lokoj loghataj chefe de naciminoritatoj praktikighas loka autonomeco. Chiuj autonomaj lokoj estas neapartigeblaj partoj de la China Popola Respubliko.

Chiuj naciminoritatoj havas la liberecon uzi kaj evoluigi sian lingvon kaj konservi au reformi siajn morojn.

Autonomaj rajtoj de naciminoritatoj

“Praktika Programo de Nacia Autonomeco de la China Popola Respubliko” difinis autonomajn rajtojn de la naciminoritatoj:

La konkretaj formoj de la autonomaj organoj de la naciminoritataj lokoj decidighas lau la volo de plejparto de tieaj popolanoj kaj gvidantaj personoj havantaj kontakton kun la lokanoj;

La autonomaj organoj de la autonomaj lokoj devas apliki nacian lingvon popularan en la loko kiel chefan instrumenton por praktiki la povon; en praktikado de povo al la nacio, al kiu ne taugas la lingvo, la lingvo de la koncernata nacio devas esti aplikata;

La autonomaj organoj de la autonomaj lokoj de naciminoritatoj devas uzi la propran lingvon kaj skriblingvon por disvolvi la kulturan kaj edukan aferon de la nacio;

La autonomaj organoj de la autonomaj lokoj de naciminoritatoj devas apliki konformajn metodojn por kulturi naciajn kadrojn, kiuj amas la patrion kaj havas striktan kontakton kun la lokanoj;

Reformado interne de la autonomaj lokoj estas praktikata lau la volo de plejparto de la nacianoj kaj gvidantaj personoj havantaj kontakton kun la popolo;

Kadre de la unueca financa politiko de la shtato, la autonomaj organoj de la autonomaj lokoj de naciminoritatoj administras financon de sia loko lau la divido de la Centra Popola Registaro kaj supera popola registaro pri financa povo;

Kadre de la unueca plano de la ekonomia sistemo kaj ekonomia konstruado, la autonomaj organoj de la autonomaj lokoj de naciminoritatoj rajtas libere disvolvi la ekonomian aferon de sia loko;

La autonomaj organoj de la autonomaj lokoj de naciminoritatoj rajtas alpreni necesajn kaj decajn metodojn por disvolvi la kulturon, edukadon, arton kaj higienon de sia nacio;

La autonomaj organoj de la autonomaj lokoj de naciminoritatoj rajtas organizi trupon por publika sekureco kaj milicon lau la unueca milita sistemo de la shtato;

Kadre de la leghoj de la Centra Popola Registaro kaj la popola registaro de pli alta nivelo, la autonomaj organoj de la autonomaj lokoj de naciminoritatoj rajtas ellabori propran leghon en la permesita povo kaj prezenti al la registaroj de du pli altaj niveloj por registrighi;

La propraj leghoj de la autonomaj lokoj aprobitaj de la lokaj popolaj registaroj de diversaj niveloj devas esti prezentitaj al la Shtata Konsilantaro de la Centra Popola Registaro;

La supre menciitaj autonomaj rajtoj estas principe praktikeblaj por chiuj naciminoritataj autonomaj lokoj, kaj la skalo de aplikebleco estas adekvata al la administra pozicio de la respektivaj autonomaj lokoj de naciminoritatoj.

Principo de gvidado de supera popola registaro

La superaj popolaj registaroj respektas la autonomajn rajtojn de la autonomaj lokoj de naciminoritatoj kaj helpas ilin en jenaj flankoj:

La superaj popolaj registaroj devas sufiche taksi la trajtojn kaj konkretajn cirkonstancojn de la autonomaj lokoj en la nuna stadio de disvolvigho, por ke iliaj dekretoj kaj ordonoj konformu kaj al la ghenerala vojo de la komuna programo de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco kaj al la trajtoj kaj konkretaj cirkonstancoj de la lokoj;

La superaj popolaj registaroj devas helpi la autonomajn organojn de la autonomaj lokoj de naciminoritatoj lauplane kulturi lokajn naciminoritatajn kadrojn kaj laubezone sendi taugajn kadrojn labori en la autonomaj lokoj;

La superaj popolaj registaroj devas helpi la autonomajn lokojn disvolvi siajn politikon, ekonomion, kulturon, edukadon kaj higienon;

La superaj popolaj registaroj devas apliki diversajn konvenajn metodojn por konigi al la autonomaj lokoj avangardajn sperton de la politika, ekonomia kaj kultura konstruado;

La superaj popolaj registaroj devas eduki la diversajn naciojn starigi inter si egalecon, amikecon, unuighon kaj interhelpemon, kaj venki diversajn tendencojn de grandnacia shovinismo kaj malvasta naciismo.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688