| Veterinformoj | Retposhto |

Por vivmedio kaj ekologia medio


de LIN ZHIBO

En la Unua Sesio de la 10-a TPK kaj la 10-a ChPPIK oni multe diskutis pri protekto de la vivmedio kaj ekologia medio. Oni estas ghojaj pri la sukcesoj de la registaro en la mediprotektado de la pasintaj jaroj.

Chinio estas granda agrikultura lando, kaj la popolo amas la teron kiel sian vivon kaj plenenergie disvastigis la kampojn, ekz. polderigi lagojn, ekspluati virgan teron, shanghi arbaron en agron ktp. Tio damaghis la medion. La serioza leciono instruas, ke oni nepre devas harmonie vivi kun la naturo kaj neniel damaghi la medion kaj richfontojn pro portempa disvolvigho. Oni jam konsciis, ke levigho de la vivnivelo ne signifas sole pliighon de la richajhoj. Ghi devas ampleksi ankau plibonighon de la vivmedio kaj ekologia medio. Nur daurigebla disvolvigho estas laudinda. La plej bona vojo de disvolvigho devas esti utila al prospero de industrioj, richigho de la homa vivo kaj plibonigho de la ekologia medio.

Estas ghojige, ke en la lastaj jaroj la chinaj registaroj de diversaj niveloj chiam metas la strategion de daurigebla disvolvigho sur la okulfrapan lokon, ekz. ghuste trakti la interrilatojn inter la ekonomia disvolvigho kaj la loghantoj, richfontoj kaj medio; dedichi grandan atenton al plibonigo de la ekologia medio kaj vivmedio; multe pliigi investon; fari disvolvon de la komenco. En chiuj tiuj flankoj Chinio jam akiris rimarkindajn sukcesojn. Post 1998, kiam Chinio suferis de eksterordinare granda inundo, la Shtata Konsilantaro donis grandan atenton al protekto kaj konstruo de la ekologia medio kaj precipe en la meza kaj supra basenoj de Yangzi-rivero kaj la Flava Rivero oni efektivigis projekton por protekti naturan arbaron kaj en la lokoj, kie la ekologia medio estis grave damaghita, oni grandskale cedis kampojn al arbaroj kaj herbejoj. Pro tio la shtato senpage donis al la kamparanoj grenon, arbidojn kaj subvencion, kio multe iniciatis la aktivecon de la kamparanoj kaj ludis gravan rolon por plibonigi la ekologian medion kaj liberigi la kamparanojn el malricheco. En la baseno de Yangzi-rivero oni malkonstruis chelagajn domojn kaj cedis polderigitajn agrojn al akvo, translokis loghantojn, tiel ke la lagoj reakiris originan areon.

Protekti kaj plibonigi la vivmedion kaj ekologian medion estas tasko por longa tempo, kio postulas nian senlacan penadon. Krom la supre menciitaj tiu tasko ampleksas ankau batalon kontrau medipoluo, naskolimigon, protekton kaj racian utiligon de la naturaj richfontoj.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688