| Veterinformoj | Retposhto |

Germana jhurnalo raportis reformadon kaj progreson de Chinio


Okazigo de la sesioj de TPK kaj ChPPIK tushis la nervon de la germana jhurnalismo, kaj la laborraporto de la registaro farita de chefministro Zhu Rongji vekis atenton de la germanaj vehikloj.

Iu germana jhurnalo publikigis artikolon pri chefministro Zhu Rongji kaj lia laborraporto de la registaro. Ghi diras, ke li estas gvidanto profunde shanghinta Chinion, ke Chinio nun penas likvidi koruptighon, turnas malprofitantajn shtatajn entreprenojn kaj bankojn en profitantajn, donas al la popolo medicinan asekuron kaj liberigas chinojn el malricheco. “Chinio faris grandajn kaj malgrandajn reformojn, kaj samtempe sana kresko de la ekonomio favoris la stabilecon de la shtato… En la azia financa krizo en 1997 la akcia merkato kaj ekonomio de la periferiaj landoj falis kiel domeno, sed nur Chinio sukcese trapasis la krizon pere de stabila superrego. Ghia aligho al la Monda Komerca Organizo en 2001 estas granda evento en ghia disvolvigho.”

Kiom shanghighis Chinio? La artikolo menciis la admiron de Castro, gvidanto de Kubo. Li diris, ke Chinio “spertis miljaran shanghighon en unu tago”. Krome la artikolo citis serion da datumoj el la laborraporto: Nombro de telefonoj kaj poshtelefonoj kreskis de 83.54 milionoj al 421 milionoj, en la unua loko de la mondo; ekspresaj vojoj longighis de 4771 km. al 25200 km; kaj en 2002 Chinio farighis la lando kun plej multa rekta investo de fremdaj komercistoj.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688