| Veterinformoj | Retposhto |

2003-03-21


Miroslav Malovec (Chehhio):

Mi gratulas vin pro la novaj politikistoj, kiuj volas proksimigi Chinion al la cetera mondo, politike kaj ekonomie.

Mi kredas, ke la modernan mondon kreos teknika progreso, ne politikaj ideologioj. Partioj estas grupoj de konkretaj homoj, kiuj chiam misuzas akiritan potencon (ju pli laute ili proklamas batalon por la progreso, des pli multe ghin bremsas). Evoluon de lastaj du jarcentoj faris teknologioj -- ni kapablas pli multe kaj pli kvalite produkti, nun ankau pli bone komuniki per interreto.

Nun oni produktas multajn varojn superflue, char oni ne scias, kia estos vera intereso. Homoj hamstre kolektas en siaj loghejoj multajn objektojn, kiujn ili nun ne bezonas, char ili eble bozonos future. Kiam la teknologioj de informado kaj produktado evoluos, la homoj chesos kolekti senbezonajhojn kaj mendos chion nur lau efektiva bezono au intereso. Fabrikoj estos pli bone informitaj pri la intereso kaj kapablos akordigi kun tio la produktadon. En la mondo malaperos malsato, sed ne pro politika decido, sed pro perfekta informado kaj produktado.

Mi kredas do, ke la tutan planedon atendas estonteco de vera hejmo por chiuj homoj sen tiraneco de politikaj partioj, do ankau Chinion.

Giancarlo Rinaldo (Italio):

Mi estas maldekstrulo, sed pri la internaj politikaj aferoj de Chinio mi ne tre kompetentas. Ech malofte mi legas viajn mesaghojn pri interna politiko. Chiuokaze mi dankas vin pro viaj informoj. Pri la shangho de la shtatestro mi ne sufiche atentis por jughi. Pri la estonteco de Chinio mi estas ege esperema kaj shatus, ke Chinio forte kunlaboru internacie kun la Europa Unio (EU) kaj Rusio por starigi ene de chiuj mondaj organizoj (ne nur che UN) grandan blokon kontrau la usona hegemoniismo.

Mi ghojas pri la china eniro en la Mondan Komercan Organizon kaj esperas, ke la agresema konduto de usona prezidanto igos fortan kunlaboron inter EU kaj Chinio, kadre de UN.

Ermigi Rodari (Italio):

Mi ne tiel bone konas la enan situacion de Chinio, sufiche por doni precizan opinion. Mi imagas, ke la shangho de shatestroj rapidigos la nuntempan evoluon de la politika kaj ekonomia vivoj. Chinio atingos pli bonan vivnivelon kaj modernighos je chiuj vidpuntoj: teknika, socia, ekonomia k.t.p.

Axel Blottnitz (Respubliko Sud-Afrika):

Dankon pro viaj informoj, ankau pasintece. Tio tre edukas nin. Tro malmulte mi scias por povi valorigi la shanghon. Mi estas tre optimisma pri Chinio. Shajnas, ke la natura laboremo, strebo kaj negockapablo de chinoj ne estos bremsitaj kiel ili estis pasintece. Tio kondukos al bonhavo kaj bonfarto... Se Chinio ighos pli forta, eble ghi kapablos bremsi la krimajn rabmilitojn de Usono kaj utiligi la Internacian Lingvon por eksteraj rilatoj.

Spomenka Shtimec (Kroatio):

Elkorajn bondezirojn okaze de la novaj politikaj shanghoj en Chinio.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688