| Veterinformoj | Retposhto |

Efektivigo de bonhavigho de Chinio dependas de tiu de la kamparo


de ZUO YAN

Chinio elmetis celas chiuflankan konstruon de bonhava socio en la unuaj 20 jaroj de la kuranta jarcento. Kamparanoj en Chinio konsistigas pli ol 60% de ghia tuta loghantaro, kaj efektivigo de bonhavigho de la china kamparo estas tre peza kaj malfacila laboro. Chinio ne povos atingi bonhavighon sen bonhavigho de la kamparo.

Efektiva stato de la kamparanoj

Kiel vivas la chinaj kamparanoj? Multaj prizorgas tiun demandon, post kiam Chinio elmetis la taskon de chiuflanka konstruo de bonhava socio.

Statistiko de la Shtata Statistika Buroo montras, ke 22.8% de la 807.39 milionoj da kamparanoj vivas sub la minimuma vivnivelo; 63.2% vivas inter la minimuma nivelo kaj la bonhava nivelo; 3.7% — inter bonhava kaj kompare richa nivelo, kaj nur 0.3% — super la kompare richa nivelo.

Han Xingdao, kamparano de Dalian, multe profitis de komercado en urbo kaj farighis privata entreprenisto posedanta dek milionojn da juanoj. Por helpi la hejmvilaghon liberighi de malricheco, li fermis sian kompanion kaj investis sian hejmvilaghon. Dank’ al lia helpo la vilagho liberighis de malricheco kaj farighis turisma loko de agrikultura ekologio tre fama en Dalian.

Ye Gengsheng, 58-jara kamparano de Zhenjiang de Jiangsu-provinco, komencis bredi fishojn kaj anasojn en 1989. Ghis 2000 li jam havis pli ol 100 mil juanojn. Engel-koeficiento de lia familio en la periodo de januaro ghis oktobro de 2002 estis 29%.

Lau la difino de la china registaro, pokapa jara enspezo de pli ol 3 mil usonaj dolaroj signifas richighon. Do Han Xingdao kaj Ye Gengsheng jam atingis la normon. Sed tiaj kamparanoj konsistigas nur 0.3% de la tuta kamparanaro.

Tiuj kamparanoj, kiuj vivas inter la minimuma nivelo kaj la bunhava nivelo, enspezas 200-3000 usonaj dolaroj chiujare.

Yang Yusheng, 40-jara kamparano de Lanxian-gubernio de Shanxi-provinco, loghas en malalta kaj malvasta terkabano septita en 3 partojn, konstruita en la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento. Krom elektrolampo li havas nenian elektran aparaton. La valoro de lia tuta havajho ne superas 10 mil juanojn. Lia familio vivtenas sin per maizo kaj poligono, kiujn ili mem kulturas. Ili malofte manghas viandon. Lau la normo difinita de la shtato, lia familio vivas sub la normo.

Tiaj malrichaj kamparanoj trovighas chefe en 125 malrichaj gubernioj en la provincoj Gansu, Guizhou, Yunnan, Shanxi kaj Shaanxi kaj la Xinjiang-a Ujgura Autonoma Regiono, kie la topografio estas komplika, klimato malbona, ekologio malordigita, natura katastrofo ofta, trafiko malfacila kaj informa kanalo preskau nula. En iuj lokoj serioze mankas akvo, ke homoj kaj brutoj ech ne havas trinkakvon, en aliaj lokoj mankas fuelo, kaj en triaj lokoj oni suferas seriozan endemion, ekzemple demenco kaj ostoartrita deformigho. Malbonaj naturaj kondichoj katenis disvolvighon de la ekonomio en iuj lokoj. Chiuj alprenitaj rimedoj ne efikis pro la kruelaj naturaj kondichoj. En jaro de bona rikolto la lokanoj povas vivi en minimuma nivelo, sed en katastrofa jaro, ili ne povas havi minimuman vivtenadon. La china registaro tre zorgas tiun homgrupon.

Granda diferenco inter la enspezoj

Ghenerale enspezo de la kamparanoj estas malalta. Shtata statistiko montras, ke la skalo de enspezoj de la kamparanoj kaj urbanoj estas 1:5, au ech 1:6. En 2002 la chinaj kamparanoj enspezis averaghe 2366 juanojn, dum la urbanoj — 6860 juanojn. Fakte parto de la enspezo de la kamparanoj estas objektoj, sed ne mono. La kamparanoj uzas 1800 juanojn por acheti, meznombre chiumonate 150 juanojn, kaj 20% de tiu sumo estas uzataj por produktado en la venonta jaro, nome por acheti semojn, insekticidon, kemisterkon, dizel-oleon k.a. Se oni enkalkulos la bonstatigajn enspezojn de la urbanoj, la skalo de la enspezoj de la kamparanoj kaj urbanoj estas 1:6.

Krome enspezoj de la kamparanoj diferencas ankau pro malsamaj regionoj. Statistiko de la Shtata Statistika Buroo montras, ke en la oriento de Chinio gheneralighis la bonhava vivo de la kamparanoj, sed en la mezo de Chinio 78% de la kamparanoj vivas bonhavan vivon, kaj en la okcidento nur 56%.

Rimedoj por altigi enspezon

Unue profundigi reformadon en la kamparo, perfektigi kontraktan sistemon kaj praktiki la “Leghon de Laukontrakta Kulturado de Tero en la Kamparo” kaj doni al la kamparanoj rajton de uzo de tero por longa tempo. Due, preni disvolvon de altkvalita, altprodukta, altefika, ekologia kaj sekura agrikulturo kiel la kernon, kaj preni antauenpushon de agrikultura modernigho kiel la bazan celon. Trie, multigi investon kaj helpon al la kampara ekonomio kaj socia afero, kaj jaro post jaro multigi agrikulturosubtenan kapitalon. Kvare, pli multe helpi la malrichajn lokojn liberighi de malricheco. Kvine, fortigi la konstruon de la bazaj organizoj de la Kompartio. Sese, pluapashe kompletigi la refomadon de la impostado en la kamparo, pasho post pasho redukti au nuligi imposton super specialaj produktoj de agrikulturo, racie reguligi la skalon de urbetoj kaj vilaghoj, malpezigi la sharghon kaj altigi enspezon de la kamparanoj.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688