| Veterinformoj | Retposhto |

La cheftero de Chinio kaj Hongkong ambau profitos el konstruado de bonhava socio


Chinio penas por chiuflanke konstrui bonhavan socion, kio kreos novajn shancojn de disvolvigho por la cheftero kaj Hongkong.

La Unua Sesio de TPK pluapashan eksplikon kaj dispozicion pri la strategio de chiuflanka konstruo de bonhava socio kaj elmetis la planon stimuli enlandan konsumadon. Hongkong-aj membroj de ChPPIK havas komunan opinion, ke tio alportos al la cheftero kaj Hongkong novan movoforton por disvolvigho de ilia ekonomio.

Fama Hongkong-a ekonomikisto Min Jianshu opinias, ke ekonomia disvolvigho de la cheftero profitigos Hongkongon. Li analizis, ke la merkato de Hongkongo mem estas limigita, kaj ghia ekonomia disvolvigho chefe dependas de transiga komercado. En la procedo de efektivigo de chiuflanka konstruado de bonhava socio kaj stimulo de enlanda konsumado, evidente kreskos la merkata bezono, kio liveros pli da shancoj al la Hongkong-aj entreprenoj investantaj kaj funkciantaj en la cheftero. Samtempe, la komercaj kompanioj kaj perejoj de advokatoj kaj kontistoj de Hongkong havos pli grandan spacon por disvolvigho en la cheftero.

“Se la bezono de la cheftera merkato kreskos je nur 1%, tio jam estos sufiche granda akcelo al la ekonomio de Hongkong. Oni povas diri, ke reprosperigho de la Hongkong-a ekonomio chefe dependos de tio,” diris Min Jianshu.

En la lastaj 20 jaroj Hongkong ludis gravan rolon en la disvolvigho de la ekonomio de la cheftero. Nun 40% de la eksportajhoj de la cheftero transportighas alilanden pere de Hongkong. Pli ol duono de la transmara investo en la cheftero venis de Hongkong kaj Makao, dum pli ol 80 % de manufakturoj de Hongkong jam transighis en la chefteron. Ekonomia kaj komerca kunlaboro de la cheftero kaj Hongkong jam farighis grava faktoro por pushi la respektivan ekonomian kreskon.

Post kiam Chinio alighis al la Monda Komerca Organizo, neniom malfortighis la rolo de Hongkong kiel peranto kaj fenestro en la disvolvigho de la merkato de la cheftero, kaj ne anstatauigeblaj estas la avantaghoj de Hongkong en kapitalo, eminentaj funkciuloj, administrado kaj merkata interreto. En la estonteco Hongkong ludos gravan rolon en la disvolvigho de la ekonomio de la cheftero kaj plenumos eskaladon de siaj propraj industrioj, se nur ghi plifortigos akordighon kun la ekonomio de la cheftero.

Multaj el la cheestantoj de la sesioj el Hongkong estas famaj entreprenistoj au ekonomikistoj. Ili montras sin optimismaj pri profitigo de la cheftero kaj Hongkong.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688