| Veterinformoj | Retposhto |

Pri la olea sekureco de Chinio


de WA NA

Super la Golfo shvebas densaj militaj nuboj, kio multe levas la internacian prezon de oleo. Reprezentantoj de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso de Chinio kaj membroj de la 10-a China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco donis grandan atenton al la olea sekureco de Chinio. Ili proponis, ke Chinio kiel eble plej rapide ellaboru sian strategion por rezervi pli da oleo kaj serchu ghiajn surogatojn.

La olea problemo ludas grandan rolon por la ekonomia disvolvigho de Chinio. Chinio deziras realigi fundamentan modernigon post 50 jaroj kaj sen sufiche da energioj la modernigo estos nerealigebla.

En la unua tagdeko de marto en la foiro de Nov-Jorko chiu barelo da oleo kostis iom malpli ol 40 usonajn dolarojn, apenau atingis ghian prezon en la Golfa Milito. La rapida kurzaltigho de oleo malhelpas aernavigacion, industriojn de automobiloj kaj ludiloj kaj vestoprilaboradon de Chinio. Chinaj loghantoj jam sentis influon de ondigho de la olea prezo en sia chiutaga vivo.

Lau la statistiko de la Ghenerala Dogano de Chinio, en 2002 Chinio importis entute 69.41 milionojn da tunoj da oleo, je 15.2% pli multe ol en 2001. Kaj proksimume 60% de la importita venis el Mez-Oriento. Fakuloj diris, ke jughate lau la nuna ekonomia tendenco kaj nivelo de la energia konsumado kaj precipe pro la rapida kresko de la nombro de privataj automobiloj Chinio konsumos multe pli da oleo en la estonteco. Antau 10 jaroj Chinio farighis lando de olea importado. Fakuloj antauvidas, ke en 2003 la olea konsumado de Chinio levighos je 3-4% kaj tiujare Chinio konsumos 125 milionojn da tunoj da oleaj produktajhoj. Tio montras, ke 30% de oleo kaj ole-kemiaj produktajhoj konsumataj de Chinio dependos de importado.

S-ro An Qiyuan, kiu longatempe sin okupis pri olea prospektorado, proponis, ke rezervi pli da oleo garantios la sekuran liveron de oleo kaj iniciativon de Chinio en la internaciaj problemoj kaj grandskale levos la ekonomian efikon kaj konkurencan povon de la chinaj energiaj industrioj.

Rezervi pli da oleo estas efika rimedo por stabiligi la rilaton de livero kun bezono, moderigi olean prezon, pozitive agi kontrau subitaj okazajhoj kaj garantii la sekurecon de la nacia ekonomio. Japanio, Usono, Brazilo, Suda Afriko, Hindio kaj multaj aliaj landoj jam havas chiu sian sistemon de olea rezervo.

Rezervi pli da oleo estas unu el la taktikoj de Chinio por garantii la olean sekurecon. Chinio devas multigi la kanalojn de olea importado kaj kuraghigi ekspluati oleon eksterlande kaj multe rezervi oleon, fermi iujn olekampojn, kies rezervokvanto estas jam certigita, kaj teni la racian proporcion inter la produktokapablo kaj rezervita fonto.

Krom tio Chinio devas pluapashe reguligi la strukturon de siaj energioj, malpliigi sian dependon de oleo kaj natura gaso, daure disvolvi nuklean elektrejon kaj aliajn senpoluajn energiojn, disvolvi la karban gasigon kaj gasan likvidigon kaj fari grandan penadon, por ke la nuklea energio de Chinio en 2004 konsistigos 4% de la totala kvanto de ghiaj energioj, sed nun en la tuta mondo la nuklea energio konsistigas averaghe 16% de la totala energia kvanto.

En la du sesioj oni proponis mendi pli da oleo kaj iom post iom shanghi la nunan situacion, ke Chinio povas nur pasive akcepti la olean prezon de la internacia merkato.

Nun la China Olea Asocio kaj la shanhaja registaro kune decidis, ke la China Ole-kemia Kompanio (Grupo) kaj aliaj du grandaj grupoj kaj la shanhaja registaro kune refunkciigu la Shanhajan Olean Foiron.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688