| Veterinformoj | Retposhto |

2003-03-18


Lee Chong-Yeong (Koreio):

Mi audis la novajhon. Gravaj el ili estas: Jiang Zemin, chefo de la Centra Milita Komisiono; Hu Jintao, prezidanto de Chinio; Wen Jiabao, chefministro.

Mi opinias, ke tio estas tre stabila teamo, kiu bone plenumos la politikon de la teorio de “tri reprezentoj”.

Ruben Feldman Gonzalez (Meksikio):

La shangho de postenoj aperas kiel inteligenta afero. Mi kredas, ke la estonteco de Chinio estas la plej bona inter chiuj nacioj nuntempaj (2003). Mi kredas, ke Chinio estas fonto de stabileco ekonomia, almenau en Azio, se ne tutmonde. Mi timas, ke Tibeto kaj Taiwan farighos ekskuzoj de Usono por "irakigi" Chinion. Mi esperas, ke la estonteco estos paca kaj ke chiuj homoj atingos en chi tiu jarcento la egalecon ekonomian, juran kaj edukan, la plej firman fundamenton de daura paco tutmonde.

G. C. Fighiera (Italio):

Mi ne konas la chinajn politikistojn kaj ne povas prijughi ilin. Cetere, nur chinaj civitanoj rajtas prijughi siajn politikistojn, char tio estas interna afero de la lando.

La estonteco de Chinio sendube estos brila. Rigardante la aferon de ekstere, mi esperas, ke iam instalighos vera demokratio kun pli ol unu politika partio, kiu kontrolas chion kaj estas nur malfacile kontrolata de aliaj fortoj.

Boris Kolker (Usono):

Mi opinias, ke estas bona signo, ke en Chinio nun estras nova generacio, ne ligita strikte kun la malnova rigida ideologio. Dank' al ilia gvidado Chinio povas farighi vere demokratia shtato kaj chinoj povas farighi bonstataj homoj.

Chinio jam farighis tre grava industria regno. Mi esperas, ke en la internacia politiko ghi aliancighos kun Usono kaj chesos subteni egoismajn agojn de la malnova Europo.

Eugeno S.P. (Uzbekistano):

Mi opinias, ke la lando evoluos kaj la estraro pensos pri bonstato de la popolo. Tiam la patriotismo helpos al Chinio, ke la estonteco estu bela.

G. v.d. Horst (Nederlando):

Mi preskau estas 80-jara kaj ne plu havas intereson pri politiko. Mi nur esperas, ke la estonteco alportos nur pacon al ni chiuj!

Juan E. Bachrich (Venezuelo):

Mi imagas, ke la funkcio de TPK estas pridiskuti la gheneralan staton politikan, socian kaj ekonomian de via lando, kaj tion, chu la plano skizita au aprobita dum la antaua TPK estis plenumita, kaj eble ankau aprobi novan planon. ChPPIK vershajne estas elekta.

La enlanda politika situacio de Venezuelo chi-momente estas tiel maltrankvila kaj strecha, ke la jhurnalaro preskau ne okupighas pri eksterlandaj aferoj. Mi volas scii chion pri TPK kaj ChPPIK, sed mallongan.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688