Chiufoje, antau la sesioj de la popola kongreso kaj la politika interkonsiligha konferenco, la china registaro tre atentis, kion la popolo zorgis en la lasta tempo, por ellabori respondajn politikojn por solvi tiujn problemojn. Sube estas 9 deziroj de la china popolo.
Kompletigi socian garantion
Multaj kripluloj, malsanuloj kaj homoj perdintaj laborkapablon akiris minimuman vivtenadon de la socia garantio, sed parto de tiu homgrupo ne ghuas socian garantion kaj deziras minimuman vivtenadon de la socio.
Bonhavigi ankau la kamparanojn
En la lastaj jaroj grandighis la diferenco de la enspezoj de la urbanoj kaj kamparanoj. Bonhavigi la kamparanojn ests malfacila tasko por efektivigi la celon chiuflanke konstrui bonhavan socion.
Pretigi pli da laborpostenoj por senlaboruloj
Chi-jare Chinio havigos 9.5 milionojn da laborpostenoj kaj la registrita senlaboreco en urboj estos limigita je 4.5%. La popolo deziras pli multajn laborpostenojn.
Malaltigi prezon de loghdomo
Prezo de loghdomo en Pekino estas terure alta! La ordinaraj chinoj deziras, ke domkosto konformu al ilia enspezo.
Malaltigi pagon por edukado
La chinoj tro multe pagas por la edukado de la infano. Ili esperas malaltigi pagon por la edukado de la infano.
Faciligi kuracadon
Por viziti bonan kuraciston, oni devas ellitighi antau tagigho kaj longe atendi en hospitalo. La popolo deziras faciligi kuracadon.
Kulturi honestecon
La akciuloj deziras honestecon en la akcia merkato.
Eviti akcidenton
Iuj entreprenoj neglektas sekurecon en produktado, kio kauzis malfelichon al laboristoj. Laboristoj esperas, ke ili laboros en sekura medio.
Fortigi batalon kontrau koruptigho
Malgrau batalo kontrau koruptigho en la lastaj jaroj, koruptigho ankorau obstine dauras, kaj la popolo atendas pli fortan batalon kontrau ghi.
|