| Veterinformoj | Retposhto |

Fermighis la Unua Sesio de la 10-a TPK


Matene de la 18-a de marto fermighis en la Popola Halo de Pekino la Unua Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK).

Lau la tagordo de la sesio la reprezentantoj aprobis la rezoluciojn (projektoj) pri la laborraporto de la china registaro, pri praktikado de la plano de la nacia ekonomio kaj socia disvolvigho en 2002 kaj pri rilata plano por 2003, pri praktikado de bugheto de la centra kaj lokaj registaroj en 2002 kaj pri tiu por 2003, pri la laborraporto de la Konstanta Komitato de TPK kaj pri la laborraportoj de la Plej Altaj Popolaj Jughejo kaj Prokurorejo.

Hu Jintao, prezidanto de la China Popola Respubliko, kaj Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de TPK, faris gravajn paroladojn.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688