| Veterinformoj | Retposhto |

Kolektiva propono de 376 reprezentantoj


de XIN HUA

La 12-an de marto, 376 reprezentantoj de la popola kongreso kune subskribis proponon "Kiel eble plej baldau revizii la Leghon pri Deviga Edukado de la China Popola Respubliko ". Tio estas unu el la proponoj faritaj de plej multe da reprezentantoj.

Kutime pli ol 30 reprezentantoj rajtas doni proponon al la kongreso por diskutado. Sed la nomita propono ampleksas reprezentantojn ne nur de eduka rondo sed ankau de la needuka rondo. Ili diris, ke la kampara deviga edukado strikte rilatas al la socia disvolvigho.

La reprezentantoj opiniis, ke nun la ghenerala situacio de la kampara deviga edukado estas bona kaj ghia orientigho klara, tamen kashighas iuj negativaj faktoroj. Ekz. por popularigi la 9-jaran devigan edukadon mankas mono, multe da lernejoj urghe bezonas riparadon kaj rekonstruadon. Por solvi tiujn problemojn oni devas fari sistemajn konstruadon kaj renovigon.

Por liberigi la kamparanojn el malricheco la fundamenta metodo estas doni bonan edukadon al juna generacio, ke ili posedu kulturajn sciojn kaj vivtenan kapablon.

La propono akcentas, ke la edukado nepre devas servi al la popolo, respondeci al ghi kaj akceli egalan disvolvighon de la deviga edukado kaj kompletan progreson de la homoj.

La propono diras, ke en la nova sistemo, gvidate de la Shtata Konsilantaro, chiuj lokaj registaroj devas administri la lernejojn kun la guberniaj registaroj kiel la chefa respondecanto. Oni devas ellabori sistemon, lau kiu la diversnivelaj registaroj devas elspezi monon por edukado, chiu lau sia devo, dum la centra registaro devas fari specialan regulon por la edukaj aferoj en la ekonomie subevoluintaj lokoj, fari decidon, lau kiu la malrichaj lernantoj povas senpage viziti lernejon kaj la gefiloj de la kamparanoj, laborantaj en urboj, rajtas viziti lernejon kaj instruistoj de la urbaj element- kaj mezlernejoj -- devas instrui por certa tempo en la kamparo.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688