| Veterinformoj | Retposhto |

Amon al kripluloj


Dank' al ekonomia disvolvigho en la lastaj jaroj, la 60 milionoj da kripluloj en Chinio vivas pli kaj pli bone. Estas ghojinde, ke jam realighis la deziro, ke kriplaj gejunuloj povas ricevi diversan edukadon kaj en tiu flanko la malhelpo de la socia medio farighis pli kaj pli malgranda. De 2003 la kripluloj, kiuj povas mem prizorgi sian chiutagan vivon, ne plu estos rifuzitaj de altaj lernejoj sole pro sia kripleco.

Pluraj membroj de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK) proponis doni al la kripluloj pli da senghenaj spacoj.

Zhang Haidi, membro de ChPPIK, diris: "Mi pensas, ke en civilizita socio oni devas havi noblan humanismon kaj helpi la kriplulojn sin liberigi el malfacilo por kune ghui la fruktojn de la materia kaj spirita civilizacioj. Subtenate de diversnivelaj registaroj kaj diversaj sociaj rondoj en multaj grandaj kaj mezgrandaj urboj aperis senghenaj instalajhoj, sed en iuj lokoj ili ne estis bone prizorgataj. Mi alvokas, ke la tuta socio protektu kaj plibonigu ilin por ke ni povu liveri agrablan kaj oportunan medion al la kriplaj sportistoj de chiuj landoj, kiuj venos al Pekino por la Olimpiaj Ludoj por Kripluloj en 2008.

Esploro pri la gesta lingvo

Gesta lingvo estas grava komunikilo por 20.57 milionoj da chinaj surduloj. Kun la socia progreso kaj precipe disvolvigho de edukado de surduloj la gesta lingvo farighis pli kaj pli vaste uzata en la socio. Nun Britio, Usono, Japanio kaj Tajlando jam prenis la gestan lingvon kiel sendependan lingvon, traktis ghin en la eduka legho, faris esploradon pri ghi, difinis la ekzamenan sistemon pri ghia tradukado kaj prenis ghin kiel nedevigan studobjekton en lernejoj.

Wan Xuanrong, membro de ChPPIK, diris: "La China Asocio de Surduloj iam eldonis referencan libron 'China Gesta Lingvo' kaj ghian kompletigon por normaligi chinan gestan lingvon. Tamen ankorau mankas esploro pri ghiaj kvalito, pozicio kaj rilato kun surduloj. La diferenco de la gesta lingvo en malsamaj lokoj malhelpas komunikon kaj lernadon de surduloj, tial klarigo de la karakteroj kaj pozicio de la gesta lingvo kaj akcelo de ghia normaligo rekte rilatas ne nur komunikon de la surdmutuloj sed ankau dauran disvolvighon de la surdula edukado. Mi proponas, ke la Eduka Ministerio kaj la Shtata Skriblingva Laborkomisiono prenu la gestan lingvon kiel lingvon por daura esplorado kaj ghin normaligu."

Pli da subtitoloj al la filmoj kaj TV-filmoj

En Chinio vivas 20.57 milionoj da aud-kripluloj kaj chiujare naskighos 30 mil surdaj infanetoj. Kiel liberigi ilin el la sensona mondo kaj havigi al ili pli da scioj pri la ekstera mondo, tio estas nepre solvenda problemo.

Yu Bing, membro de ChPPIK, diris: "Filmoj kaj TV-filmoj estas grava rimedo por kontakti la socion. Sed manko de chinaj subtitoloj al multaj chinaj filmoj kaj TV-filmoj malfaciligas al surduloj akiri informojn. En Usono chiuj filmoj kaj televidaj filmoj havas subtitolojn elekteblajn por la surduloj. Mi deziras, ke koncerna departemento ellaboru regulojn similajn al la alilandaj.

En la diskutado oni faris multe da proponoj por garantii la interesojn de kripluloj, kiaj ellaboro de "Reguloj pri garantio de la interesoj de kripluloj", "Asigno pli da mono al la kriplula fonduso" kaj "Instalo de apogiloj por blinduloj en publikaj lokoj".

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688