| Veterinformoj | Retposhto |

Fremdlandaj vehikloj raportas la sesiojn de TPK kaj ChPPIK


Nun en Chinio okazas la Unua Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK) kaj jhus fermighis la Unua Sesio de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK). Ambau vekis atenton de gravaj vehikloj de aliaj landoj.

Francaj vehikloj: Interliga kunveno

Post inauguro de la Unua Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso de Chinio, francaj vehikloj ghustatempe raportis opiniante, ke ghi estas kunveno interliganta la pasintecon kaj estontecon.

La Franca Novajh-agentejo raportis, ke la raporto de chefministro Zhu Rongji al la popola kongreso malfermos novan paghon en la historio de Chinio, kaj la maljunaj gvidantoj estas trankvile anstatauitaj de novgeneraciaj gvidantoj 60-jaraj.

La raporto diras, ke la laborraporto de la registaro metis la gravitan punkton sur ekonomian disvolvighon kaj difinis la chefan taskon en la estonteco. Por stimuli konsumadon kaj kuraghigi investon, la registaro subtenos disvolvon de neshtata ekonomio kaj samtempe disvolvos la avantaghojn de la shtataj entreprenoj. La reformado ebligis al la china ekonomio flugan progreson kaj Chinio daurigos reformadon.

Oni raportis, ke la laborraporto de Zhu Rongji prenis disvolvon de agrikulturo kaj la kamparo kiel gravitan punkton por malgrandigi la diferencon inter la richaj kaj malrichaj regionoj.

Britaj vehikloj: La malnova gvidantaro de la china registaro povas esti trankvila en konscienco

Che la inauguro de la Unua Sesio de TPK en la 5-a de marto, la Brita Radio-Kompanio establis chinlingvan retpaghon speciale por raportajhoj de ghiaj reporteroj pri la sesio.

La raportajho sub la titolo “Inaugurighis la Unua Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso de Chinio” diras, ke Zhu Rongji menciis en la raporto la politikon “unu garantio, tri plenumighoj kaj kvin reformoj” elmetitan en 1998, tio montras, ke lia registaro fundamente plenumis la promeson kaj povas esti trankvila en konscienco. “Unu garantio” signifas “garantii jaran kreskon de ekonomio je 8%, kaj ne devaluti la chinan monon renminbi. “Tri plenumighoj” signifas plenumighon de reformado de shtataj entreprenoj, financa reformado kaj malgrasigo de la organoj de la Shtata Konsilantaro. Kvin reformoj signifas reformadon de la sistemoj de grena cirkulado, investado, loghejo, medicino kaj financo-imposto. Parto el ili estis plenumita kaj la cetera estas farata. En la raporto li diris, ke la pasintaj 5 jaroj estas neordinaraj jaroj, ke lia registaro venkis la azian financan krizon, malrapidighon de ekonomia kresko kaj katastrofon de inundo, kaj akiris okulfrapajn sukcesojn.

La politiko pri Taiwan estas multe tushata en la raportado de britaj vehikloj. Raportajho de la kompanio diras, ke chefministro Zhu Rongji koncize menciis la politikon pri Taiwan.

Aliaj vehikloj de Britio raportis la du sesiojn.

Japanaj jhurnaloj: La nova gvidantaro de Chinio frontos pezan taskon

Grandaj jhurnaloj de Japanio raportis la sesiojn en grandaj spacoj opiniante, ke sukcesoj kunekzistas kun problemoj, kaj la nova gvidantaro frontos pezan taskon. Oni esperas, ke ili montros sian talenton de gvidado.

“Tokyo Shimbun” publikigis en la 6-a de marto chefartikolon sub la titolo “Peza Tasko kaj Longa Vojo”, kiu diras, ke la sesio elektos novan gvidantaron de la shtato kaj la registaro de Chinio kaj reakcentos la celon chiuflanke konstrui bonhavan socion. La laborraporto de Zhu Rongji prenis akcelon de interna konsumado kaj altigon de enspezo kiel la gravitan punkton, kaj substrekis urghan neceson de helpo al malforta homgrupo.

“Nippon Kaizai Shimbun” publikigis chefartikolon, kiu mencias la diron de Zhu Rongji en la laborraporto de la registaro, ke la ekonomio de Chinio trovighas en la periodo de shanghigho, kaj la sukceso en la pasintaj 5 jaroj estas okulfrapa, sed trovighas ankorau problemoj en agrikulturo kaj la kamparo, la problemo de senlaboreco kaj granda diferenco inter richeco kaj malricheco, problemo de koruptigho, kaj la reformado de financo kaj shtataj entreprenoj restis nefinitaj. La raporto elmetis la principon por ekvilibra disvolvo por altigi ekonomian kvaliton kaj akcenti stabilecon. Tio estas tre ghusta jugho. Serio da konkretaj rimedoj estas tre saghaj, sed pli grava estas efektivigo.

“Asahi Shimbun” raportis en la 6-a de marto la sesiojn per artikoloj kaj fotoj de tuta pagho. La raporto diras, ke chefministro Zhu Rongji senkashe montris la “problemojn” kaj konfidis ilian solvon al la nova gvidantaro.

Koreaj vehikloj: Akcenti la estontecon

La grandaj jhurnaloj, la televidstacioj KBS kaj MBC, Asociita Novajh-agentejo k.a. raportis en la 5-a de marto la inauguron de la Unua Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso de Chinio kaj la laborraporton de la registaro faritan de Zhu Rongji alte taksante, ke sub la gvido de prezidanto Jiang Zemin Chinio akiris brilajn sukcesojn kaj la china popolo estas memfida pri la estonteco. Ili opinias, ke post sia aligho al la Monda Komerca Organizo, Chinio aktive partoprenis en la internacia ekonomia kunlaboro kaj konkurenco, la socialisma merkata ekonomio donis fruktojn en Chinio kaj la ekonomio senchese akiris rapidan kreskon, ke la celo de la dua etapo de la moderniga konstruado de Chinio jam estis atingita kaj nun Chinio estas marshanta al la celo de la tria etapo. La vehikloj de Koreio opinias, ke la chi-foja sesio estas kunveno kun grava signifo en la senchesa disvolvigho de Chinio, kaj la nove elektita gvidantaro de la china registaro gvidos la chinan popolon al pli alta celo.

Transmaraj chinlingvaj jhurnaloj: Chinio vere eniris en la periodon de chiuflanka prosperigho

Che la inauguro de la sesio de TPK la chinlingva jhurnalo “Europa Tempo” en Parizo publikigis chefartikolon sub la titolo “Montrado de Esperplena Chinio”, kiu diras, ke Pekino en marto farighis fokuso de la mondo, ke miloj da chinaj kaj alilandaj reporteroj raportas la du sesiojn, en kiuj estos granda shanghigho de gvidantaro, kaj pli grave estos, ke la politikoj ellaboritaj de la sesioj decidos la orientighon de Chinio en la venontaj 5 jaroj kaj pli longa tempo.

La chefartikolo opinias, ke dank’ al la reformado kaj pordmalfermo en la pasintaj 20 jaroj Chinio eniris en la periodon de chiuflanka prosperigho. Chiuj vizitantoj en Chinio ne povas nei la bazan fakton, ke tia energio en la ekonomia konstruado estas netrovebla en aliaj landoj. Oni admiras la kreivecon de la chinoj, kaj la elvolvigho de kreiveco dependas de ghusta politiko de la regantoj.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688