| Veterinformoj | Retposhto |

Franca kompanio en bona investa medio de Chinio


de ZHENG YUANYUAN

S-ro Michel Bricout, iama financa estro de Peugeot-Grupo, en 1998 ekfunkciis kiel chefo de la internacia sekcio de la kompanio Citroen. Fine de 2002 li diris al china raportisto: "Mi pasigis mian duonvivon en Europo. En 1986, kiam Hispanio alighis al la Europa Komunumo, mi funkciis en Hispanio kaj spertis, kian energion havis la hispanoj por malfermi sin al la tuta Europo. Antau 4 jaroj mi nomumis min chefo de la internacia sekcio kaj mi havis la shancon viziti plurfoje Chinion. Nun Chinio havas pli altan energion ol la tiama Hispanio, unuvorte, Chinio nun brakumas la tutan mondon. Komence de la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento Citroen okazigis ralion "Vojagho al Azio" kun Chinio kiel la celo. Kaj ghia fervoro pri Chinio antau 70 jaroj farighis bela realo hodiau."

Citroen estas automobila kompanio de Peugeot-grupo. Ghi esploris eblecon de kunlaboro kun Chinio en 1987 kaj post kelkjara penado trovis idealan kompanon, autan kompanion Dongfeng en Hubei-provinco, Chinio. La du kompanioj kune fondis limigitan kompanion de autoj en 1992.

En la pasintaj 10 jaroj Citroen faris intiman kunlaboron kun sia china kompano. En 1998 la kompanio enkondukis en Chinion sian eminentan auton Citroen ZX kaj en Chinio produktighis novaj automobiloj Fukang ZX kaj ghis nun oni jam vendis 230 mil tiajn automobilojn. Fine de septembro de 2002 ghi okupis 7.7% de la automobila merkato de Chinio. S-ro Michel Bricout atribuas sian sukceson al la chiam plibonighanta medio por investado.

En sia ofta kontakto kun gvidantoj de la china automobila industrio, la francaj entreprenistoj trovis, ke la chinaj kompanoj bone scias la tendencon de la china kaj alilanda automobila merkato kaj interesighas pri la sekureco kaj mediprotekta funkcio de autoj kaj ankau pri disvolvigho de elektraj automobiloj. Tiamaniere Peugeot-grupo profunde kontaktas chinajn kompanojn. Antau kelkaj jaroj en chiuj sekcioj de la kompanio funkciis du estroj, unu chino kaj unu franco, sed nun tiu du-estra sistemo jam nulighis, char la du flankoj havas pli kaj pli multe da komunaj scioj kaj ne plu ekzistas malfacilo en la reciproka kompreno.

Dank' al popularigho de televidiloj, gazetoj kaj interreto rapide disvastighas informoj pri novaj teknologioj kaj produktajhoj. Hodiau chinaj konsumantoj bone scias la novajn markojn kaj modelojn de la mondaj automobiloj kaj havas altan normon rilate teknologion de la produktajhoj. Chi-flanke ili havas neniun distancon de la okcidentaj konsumantoj. Ghuste pro bezono de la china merkato alilandaj investantoj turnas grandan atenton al produkto de novaj tipoj de automobiloj por vendi ilin sur la china merkato.

Pro sia plena fido al la investa medio de Chinio Peugeot-grupo decidis perfektigi sian strategion de investado en Chinio. Oktobre de 2002 ghi kaj Dongfeng-kompanio subskribis en Pekino interkonsenton por plia investo, lau kiu la franca grupo investos 123 milionojn da euroj al la Hubei-a kompanio kaj la franca grupo intencis transporti du platformojn de nova tipo de automobilo al Chinio: Unu por tipo Peugeot-307, kaj la alia -- por mikroautoj.

S-ro Michel Bricout diris: "Mi deziras grandajn sukcesojn al la Pekinaj Olimpikoj en 2008 kaj la Shanhaja Monda Ekspozicio en 2010, char tio estas bona shanco ne nur por Chinio, sed ankau por Citroen kaj chiuj aliaj entreprenoj, kiuj volas kunlabori kun Chinio."

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688