| Veterinformoj | Retposhto |

Chinaj vicchefministroj elektitaj


Je 15:00 de la 17-a de marto okazis en la Popola Halo de Pekino la 7-a plena kunveno de la Unua Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK).

Lau propono de la chefministro de la Shtata Konsilantaro de Chinio la 10-a TPK elektis Huang Ju, Wu Yi, Zeng Peiyan kaj Hui Liangyu kiel novajn vicchefministrojn de la Shtata Konsilantaro de Chinio.

La reprezentantoj elektis prezidantojn de la fakaj komisionoj de la 10-a TPK, 5 shtatajn konsilantojn, ministrojn de la ministerioj, prezidantojn de la komisionoj, estron de la China Popola Banko, chefkontokontroliston kaj gheneralan sekretarion de la Shtata Konsilantaro de Chinio.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688