| Veterinformoj | Retposhto |

Interreto kaj Malgranda Li


de ZHANG SHUANG

Mi esperas, ke chinoj havos eblon vaste uzi Interreton…

BORIS KOLKER (Usono)

Malgranda Li laboras en la China Akademio de Sociaj Sciencoj kaj ekvizitis interreton en 1997, en la agho de 22 jaroj. Li loghas en apartamento de la akademio, kie instalighis regiona interreto, kaj li longe sin klinis super la komputoro. Chiutage pere de interreto li babilas kun amikoj, ludas shakon au skribas por sia literatura hejmpagho. Liaj amikoj facile trovas lin en reto. Li ofte transsendas interesajn informojn al siaj amikoj, achetas librojn kaj aliajn bezonajhojn pere de la reto. Interreto farighis konsistiga parto de lia vivo. Kiam li kverelis kun la amatino, li petis shian pardonon pere de reto.

En grandaj urboj de Chinio viglas multe da tiaj retvizitantoj. Ili konsciis, ke interreto shanghis ilian vivon.

Gheneraligho de interreto

Chiumonate Malgranda Li pagas 150 juanojn por retvizitado. En Chinio plejparto de retvizitantoj pagas malpli ol 50 juanojn, aliaj — 51-100 juanojn, kaj nur kvinono de la vizitantoj — 101-200 juanojn, kaj tre malmulte da vizitantoj pagas pli ol 200 juanojn.

Malgranda Li vizitas la reton 6 horojn chiutage. Li havas 4 retadresojn kaj ofte ricevas rubajn poshtajhojn. Chiutage li faras 3-5 respondojn.

Malgranda Li vizitas interreton unue por akiri informojn, due por sin distri kaj trie por trovi amikojn.

Nun pli kaj pli multaj familioj havas komputorojn, kaj multaj homoj vizitas interreton hejme, kaj aliaj vizitas interreton en la oficejo. Krome oni vizitas interreton en lernejo, komputora bufedejo, interreta lernejo, interreta kafejo kaj biblioteko. Iuj vizitas interreton per portebla komputoro.

En 2002, 20.83 milionoj da komputoroj registrighis al interreto kaj 59.10 milionoj da homoj vizitis la reton, nur malpli multe ol la nombro de Usono. 179554 sin registris che CN, 371600 — che www, kaj 29002240 — che IP sur la cheftero en Chinio.

Malgranda Li havas amikojn ne vizitantajn intereton, char ili au ne scias manipuli komputoron, au ne havas tempon por viziti.

Kelkaj el liaj amikoj en aliaj lokoj ne povas viziti interreton, kion kauzis malegaleco de ghia disvolvigho en malsamaj lokoj de Chinio.

Shanghigho en 2002

En 2002 preskau chiuj amikoj de Li vizitis la reton. Multaj homoj vizitas la reton pro la bezono de sia profesio. Pere de la reto Li povas legi artikolojn de siaj amikoj, kiuj laboras kiel jhurnalistoj. En la interreto li povas legi ankau disertaciojn de siaj instruistoj kaj informojn de famuloj. Li akiras de la reto helpon por sia profesio, trovas informojn pri la samklasanoj de sia mezlernejo, pli interesajn amuzajhojn, pli multe da retstacioj kun propra karaktero, kaj pli multaj homoj alighis al lia BBS…

2002 estis jaro, en kiu rapide disvolvighis la interreto de Chinio kaj la interreta industrio de Chinio havis turnopunkton. Rigardate el la makroskopa vidpunkto, la nombroj de retvizitantoj, komputoroj, sinanoncintoj al CN kaj retstacioj daure tenis kompare altan rapidecon de kreskado.

Nun malgranda Li jam uzas larghrubandan transmision. Lia komputoro estis novigita per Pentium 4. Krome li havas porteblan komputoron por trovi informojn chie kaj chiam. Li opiniis, ke en 2002 okazis esenca shanghigho rilate gheneralighon de interreto kaj la kvanton de chinligvaj informoj de la reto.

Pli bona 2003

Malgranda Li kredas, ke disvolvigho de interreto en Chinio en 2003 alportos al li pli grandan ghojon.

Nun parto de la interretaj entreprenoj jam profitis, kaj la tuta industrio komencis pli sane kaj pli benigne disvolvighi, kaj privataj retstacioj eniris en periodon de maturigho. Tio estas ghojiga informo por Malgranda Li kaj similaj retvizitemuloj, char ordinaraj retvizitantoj senescepte volas akiri laueble pli da informoj pere de simpla metodo.

La karakterizajho kaj strukturo de la retvizitantoj en 2003 estos pli raciaj kaj pli vastaj en penetrado de interreto, la konduto de la retvizitantoj estos pli diskreta, ilia utiligo de la reto pli granda, kaj ilia dependo pli forta. Oni antaukalkulis, ke en 2003 la stato de la chinaj retvizitantoj heredos la sukcesojn de 2002 kaj disvolvighos pli profunde, kaj estos 86.3 milionoj da retvizitantoj.

La chefa parto de la retvizitantoj de 2003 konsistos el viroj, junuloj, malaltenspezantoj, frauloj, malaltklerigitoj. La nombro de retvizitantoj en marbordaj regionoj kreskos pli rapide ol tiu en la landinternaj provincoj. En urboj pli kaj pli multaj lernantoj komencas viziti reton.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688