| Veterinformoj | Retposhto |

Membroj de demokratiaj partioj pri la laboroj de ChPPIK


de CHEN JI

La 4-an de marto la membroj de ChPPIK dividighis en 34 grupojn por diskuto pri laborraporto de la 9-a ChPPIK. Mi kiel apudauskultanto partoprenis la diskuton de demokratiaj partioj de Chinio. Ili ne nur retrorigardis la laboron kaj sperton de ChPPIK en la lastaj 5 jaroj, sed ankau prezentis siajn proponojn kaj konsilojn al la nova estraro de ChPPIK:

Zhu Ercheng (China Demokratia Ligo): La chefa tasko de ChPPIK estas fari proponojn, kiuj bazighas sur profundaj enketoj kaj esploroj. Diversnivelaj komitatoj de ChPPIK devas turni sian chefan laboron al enketoj kaj esploroj pri gravaj problemoj por formi bazon de politika interkonsiligho. Nur niamaniere ChPPIK kaj TPK povus enkorpigi la demokratian politikan sistemon kun chinaj trajtoj.

Wei Wei (China Demokratia Ligo): Necesas fortigi kontaktojn inter la centra kaj lokaj komitatoj de ChPPIK. La 10-a ChPPIK devas bone trakti la proponojn kaj urghi rilatajn departementojn doni respondojn pri ili.

Shang Shaohua (China Demokratia Ligo): Kiel nova membro de ChPPIK mi sentas grandan respondecon por rajtoj de laborulinoj. En la periodo de socia shanghigho ni devas zorgi la interesojn kaj rajtojn de virinoj kaj trovi konkretajn rimedojn por solvi iliajn problemojn.

Lu Budong (China Asocio de Demokratia Nacia Konstruado): Mi opinias, ke enketo kaj esploro estas bazo por prezenti proponojn. Membroj de ChPPIK kiel elstaraj personoj el diversaj rondoj devas prezenti proponojn en la interesoj de la popolo.

Yang Xianming (China Asocio de Demokratia Nacia Konstruado): Mi estas instruisto de universitato. En la lastaj jaroj pli kaj pli da famuloj kaj profesoroj alighis al diversnivelaj komitatoj de ChPPIK kaj ludis gravan rolon en la lokaj registaroj. La laboro de ChPPIK pli kaj pli profunde iris en la vivon de la popolo. Kiel nova membro mi deziras, ke la proponoj de ChPPIK havu klaran celon kaj estu facile praktikeblaj kaj la nova ChPPIK zorgu precipe pri malrichaj kaj malfortaj homgrupoj dum rapida progresado de ekonomio.

Lai Ming (Societo Jiusan): Kiel malnova membro de la 9-a ChPPIK mi prezentis 14 proponojn, inter kiuj proponoj pri akvo-shparado kaj traktado de rubo kaj malpura akvo estis jam kolektitaj en shtatajn politikojn. En la lasta jaro la rilataj departementoj ellaboris politikon pri utiligo de rubo kaj malpura akvo. Tio montras pozitivan rolon de ChPPIK en la ekonomia konstruado de Chinio.

Zhang Daning (China Kamparana kaj Laborista Demokratia Partio): Mi opinias, ke por altigi la kvaliton de la proponoj ni devas akcenti 3 flankojn, t.e. membroj de ChPPIK el politikaj partioj partoprenu administrajn kunvenojn de la shtato; oni kunlaboru kun rilataj departementoj, kiam oni difinas la proponojn; membroj de ChPPIK devas prezenti raciajn proponojn, kiuj rilatas al ilia profesio. La diversnivelaj registaroj devas alte taksi la proponojn.

Zhang Xinjian (China Kamparana kaj Laborista Demokratia Partio): Oni devas starigi spuran sistemon de la proponoj por ke ili povu esti ghustatempe traktataj.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688