| Veterinformoj | Retposhto |

Interreto: nova demokratia kanalo


En la lastaj tagoj Tudeng Kezhu, membro de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK) veninta de Tibeto, farighis famulo en forumoj de kelkaj grandaj retstacioj. Vehikloj “malsekretigis”, ke li estas neniu alia ol tiu, kiu en la lastaj 2 jaroj vizitadis la “Forumon de Xinhua” de la reto de la Novajh-agentejo Xinhua, en kiu li diskutis kun retvizitantoj.

“Dankon al vi, ke vi honoris nin!”, “Gratulon al vi, Tudeng!” Chiuj retvizitantoj, kiuj scias pri tio, salutis lin per mallonga kaj intima vorto.

Parolante pri vizito al la reto en vera nomo, Tudeng Kezhu diris: “La vizitantoj havas altan kvaliton. Pere de la interreto mi akiris multe da konsiloj, materialoj kaj inspiroj.” Li diris, ke liaj du proponoj al la sesio de ChPPIK sub la titoloj “Akcentu Edukadon en Tibeto” kaj “Prenu Tibetan Antilopon Feticho de la Pekinaj Olimpikoj” enkorpigis saghon de la retamikoj.

Antau kelke da jaroj interreto estis novajho en Chinio, sed nun ghi shtorme disvastighis en la vivo de la chinoj. Statistiko raportas, ke ghis la fino de 2002 en Chinio jam estis 60 milionoj da vizitantoj de interreto. Pli kaj pli multaj chinoj trovis, ke dank’ al interreto demokratio farighis pli proksima kaj perceptebla.

Zhou Xisheng, ghenerala direktoro de Xinhua-interreto, la plej autentika novajh-agentejo de Chinio, diris: “Raportado pri la sesioj de TPK kaj ChPPIK vekis vastan atenton de la retamikoj de la tuta mondo. Chiutage oni vizitas la interreton pli ol 30 milionojn da fojoj, kaj sole la ‘Forumo de Disvolvigho’ estas vizitata je 30 mil homfojoj. Sed antau 2 jaroj, nia forumo estis vizitata nur 200-300 homfojojn.”

“Interreta Interkomunikado” speciale instalita de la retstacio por la partoprenantoj de la sesioj vekis senprecedence varman respondon. Laborantoj de la stacio diris, ke multaj partoprenantoj shatas intervjuon sur reto. Chiutage oni aranghis 3-4-foje interretan interparoladon, kaj chirkau 30 homoj vizitis ghin. En la 5-a de marto Meng Jianzhu, sekretario de la Komitato de la Komunista Partio de Chinio de Jiangxi-provinco, gastis en la retstacio de Xinhua-novajh-agentejo kaj en unu horo estis demandita de 100 retvizitantoj, kaj inter ili estis kaj liaj samprovincanoj dungitaj aliloke kaj samprovincanoj studantaj en Usono.

“Interreto estas ne nur avangarda teknologia rimedo, sed ankau forto de demokratio,” diris Fu Yonglin, reprezentanto de la Tutlanda Popola Kongreso. Li rimarkis, ke chi-jare multaj cheestantoj de la du sesioj kunportas porteblan komputoron. Interreto farighis plej rapida kanalo por kolekti informojn kaj opiniojn de la popolo.

Zhou Xisheng opiniis, ke ghustatempeco, facila reciprokeco kaj vasta aplikebleco de interreto decidis ghian pli kaj pli grandan rolon en la antauenpusho de demokratio en la estonteco. “Ne nur en la sesioj ghi povas starigi ponton inter la lokaj registaroj kaj ordinaraj popolanoj ankau en aliaj tempoj kaj aliaj lokoj.”

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688