| Veterinformoj | Retposhto |

Longa Marsho por china modernigo


de VALLONE (Italio)

La 16-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Chinio kaj la Unua Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso kaj tiu de la 10-a China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco rolis kaj rolas kiel fundamenta garantio por konstruo de la bonhava socio de Chinio.

La brila perspektivo de Chinio ne estas minaco al la mondo, sed rara shanco kaj vera lokomotivo por la ekonomia disvolvigho de la mondo en la venontaj jaroj. Per sia eksterordinara kapablo trakti novajn aferojn kaj per sia aparta komerca organizo Chinio refoje pensigas la homojn pri la funkcio de ekstera komerco en la ekonomia disvolvigho. Tiu modelo jam rikoltis rimarkindajn sukcesojn en ghiaj najbaraj landoj de Orienta Azio.

En la situacio de la tutmonda ekonomia depresio Chinio nun estas prospera kaj allogas multe da alilanda kapitalo. Lau statistiko, antau la fino de oktobro de 2002 en Chinio funkciis 27630 eksterlandaj entreprenoj kaj 420 mil entreprenoj investitaj de Chinio kaj eksterlando kune. En 2002 aliaj landoj investis al Chinio entute 50 miliardojn da usonaj dolaroj, pli multe ol la investoj enkondukitaj de Usono. Pro tio oni ne devas rigardi Chinion sole kiel fabrikon de la mondo nek kiel landon, kiu sin okupas chefe pri produktado kaj eksporto de varoj per multaj laboruloj. Oni devas scii, ke Chinio nun estas tutmonda merkato, kiu kapablas enkonduki alilandajn produktajhojn.

La chinaj varoj, kaj tradiciaj kaj altteknologiaj, chiuj estas fortaj en la merkata konkurenco. Antau nelonge Jhurnalo Wall Street publikigis artikolon, en kiu legighas "Chinio jam farighis industria bazo de la mondo, kiu per abundo da produktajhoj multe mallevis la mondan inflacion."

Chinio akiris grandajn sukcesojn ankau en la socia progreso kaj moderniga konstruado, ekz. en konstruado de fervojoj, autovojoj, aerodromoj, havenoj, energioj kaj fundamentaj trafikaj instalajhoj de urboj. La grandiozaj projektoj pri la barajho de la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero, novaj aerodromoj kaj magnet-suspensiaj trajnoj al Pudong-aerodromo de Shanhajo altiris al si multe da en- kaj eksterlanda kapitalo. Chinio ellaboris planon pri lancho de homporta spacoshipo.

Chinio estas fidoplena pri sia perspektivo. Ghi planas kvarobligi sian enlandan produktovaloron en 20 jaroj kaj levi la pokapan jaran enspezon al 3 mil usonaj dolaroj. Por realigi tiun celon ghi devas daurigi sian reformadon kaj pordmalfermon por ke la privataj, shtataj entreprenoj kaj financa sistemo funkciu pli efike kaj regule.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688