| Veterinformoj | Retposhto |

Zeng Qinghong


Zeng Qinghong, hano, naskighis julie de 1939, en Ji'an de Jiangxi-provinco. Li membrighis al la Komunista Partio de Chinio aprile de 1960 kaj eklaboris julie de 1963. Li diplomighis el la Kibernetika Fakultato de la Pekina Politekniko.

Nun li estas vicprezidanto de ChPR, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPCh kaj sekretario de ghia Sekretariato.

Li funkciis antaue kiel vicchefdirektoro de la Komunika Sekcio de la Mar-olea Ghenerala Kompanio de Chinio, vicestro de la Buroo de Eksteraj Aferoj de la Petrola Ministerio de Chinio, sekretario de la Partia Komitato de la Petrola Kompanio de la Flava kaj Suda China Maroj, vicsekretario de la Partia Komitato de Shanhajo, estro de la Oficejo de la Centra Komitato de KPCh; sekretario de la Laborkomisiono de la Organoj Rekte sub la Centra Komitato de KPCh, kaj estro de la Organiza Departemento de la Centra Komitato de KPCh.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688