| Veterinformoj | Retposhto |

Kiel solvi la 3668 proponojn de ChPPIK?


La 9-a de marto estis la limdato por prezenti proponojn al la Unua Sesio de la 10-a China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK). Ghis 17:00 la sesio ricevis 3668 proponojn.

Prezenti proponojn estas speciala demokratia rajto de rilataj organizoj kaj membroj de ChPPIK. Tiuj estas unue prezentitaj al la tutlanda kunveno au konstanta komitato de ChPPIK, post ekzameno de rilataj komisionoj de ChPPIK ili estas transdonitaj al rilataj departementoj, kiuj devas trakti ilin lau reguloj.

Huang Guoping, vicestro de la Oficejo de ChPPIK pri proponoj, diris, ke la kvalito de la proponoj chi-jaraj estas pli alta ol tiu de la antauaj. Precipe la proponoj de demokratiaj partioj, kiuj sin bazas sur enketoj, estas pli raciaj kaj pli penetrivaj, ekz. propono prezentita de la Centra Komitato de la China Demokratia Ligo pri deviga eduko en kamparo de okcidenta Chinio kaj tiu prezentita de la Centra Komitato de la China Asocio de Demokratia kaj Nacia Konstruado pri individua lauenspeza imposto kaj konstruado de kamparaj kreditaj kooperativoj.

La membroj de ChPPIK atentis problemojn pri vivo de la popolo kaj multe prezentis opiniojn pri mediprotekto, sistemo de socia garantio, enoficigho, sistemo de socia kredito, enspeza diferenco, eduko, agrikulturo, kamparanoj kaj kamparo. La proponoj pri ekonomia plano, konstruado de urbo kaj kamparo, agrikulturo, arbarokulturo kaj financo konsistigas ch. 50% de la totala nombro de la proponoj.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688