| Veterinformoj | Retposhto |

Shanghigho de la vivo de ordinara pekina familio en la pasintaj 5 jaroj


de WA NA

En vasta kaj hela sidochambro kushas granda kolora televidilo, kaj lilioj en vazo apud la televidilo donas agrablan aromon. Frumatene de la 5-a de marto Hao Tonghai, advokato de la Pekina Advokata Oficejo Bangheng, estis atendanta antau la televidilo por auskulti la registaran laborraporton de chefministro Zhu Rongji en la Unua Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso.

“En la lastaj 5 jaroj evidente bonighis la popola vivo, kaj estis ghenerale atingita la bonhava nivelo,” kviete, sed memfide raportis chefministro Zhu.

Hao Tonghai naskighis kaj kreskis en Pekino. Li bone memoris, ke lia familio el 7 kapoj loghis en kabano kun unu kaj duona chambroj. Kvankam en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento iomete bonighis la loghkondichoj de la popolo, tamen la bonigho estis apenau rimarkebla. En 1998 Hao Tonghai maldungighis de shtata entrepreno kaj fondis advokatan oficejon kunlabore kun kelkaj amikoj. En la lastaj 5 jaroj lia familio havis grandegan shanghighon. Antau unu jaro li achetis apartamenton de pli ol 200 kvadratmetroj. Che la enloghigho li komprenis, kio estas felicha nuneco kaj bela estonteco. La tuta familio dronis en ghojo kaj espero. Post tio ankau liaj 3 fratinoj achetis apartamentojn.

Antaue la longhejo estis tre malvasta, kaj li ne volis havi infanon, kvankam edzighis antau longe. Nun li kaj lia edzino jam havas planon por infano. Li achetis automobilon kaj en semajnfino li veturigas la familianojn por ekskurso en antauurbo. Liaj 3 fratinoj, antaue vivis ne bone, nun ghuas felichan vivon. La unua fratino sin okupas pri komercado kaj ghuas bonhavan vivon. La dua fratino alighis al la maljunula asekuro kaj medicina asekuro kaj tutkore flegas la gepatrojn. La tria fratino laboras en lia advokata oficejo.

“Kio estas felicho? Mi pensas, ke mi kaj mia familio vivas en felicho, en kiu ni perceptas ghojon de klopodo, trankvilon de garantiata vivo kaj liberan spacon por disvolvi nian talenton,” diris Hao Tonghai.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688