| Veterinformoj | Retposhto |

Retrospektive al la popola vivo en la pasintaj 5 jaroj


de BAI TIANLIANG

Nun la chinoj plej multe babilas pri bonhavo.

En la lastaj 5 jaroj stabile kreskis la enspezo de la chinoj, prosperis la merkato, rimarkinde levighis la kvalito de la vivo de la popolo, kaj evidentighis la rezulto de la konstruo de sistemo de socia garantio. Granda parto de la chinoj jam atingis bonhavon.

Realighis bonhavo

S-ino Guo hezitis en memservejo elektante trinkajhon, char antau shi estas multaj specoj da trinkajhoj: minerala akvo, distilita akvo, tetrinkajho, fruktosuko, kokakolo… Shi ne povis decidi, kion shi achetos. Shi diris, ke sole trinkajhoj havas tiel multe da specoj, sed antaue tion shi ne povis imagi. Eble tiu faceto spegulis la grandan shanghighon de la vivo en la pasintaj 5 jaroj.

En la pasintaj 5 jaroj la nacia ekonomio de Chinio efektivigis dauran, rapidan kaj sanan kreskon, kaj la popola vivo ghenerale atingis bonhavan nivelon. En 2002 la pokapa disponebla enspezo de la urbanoj atingis 7000 juanojn, kaj tiu de la kamparanoj — chirkau 2500 juanojn. La plasita mono de la urbanoj kaj kamparanoj kreskis de 5500 miliardoj da juanoj en 1998 al 8700 miliardoj da juanoj en 2002.

En 1998 triono de la varoj superis la bezonon kaj en 2002 88%.

Post gheneraligho de fridujo, kolora televidilo kaj lavmashino, eskaladis la konsuma strukturo de la urbanoj. Post posedo de klimatizilo, komputoro kaj poshtelefono, oni turnis sian atenton al loghdomo kaj automobilo. En la lasta jaro 1.1 milionoj da autoj estis venditaj, kaj duono el ili estis achetita de privatuloj.

Turismo jam farighis nova modo. En la ferioj de la Nacia Festo en oktobro de la pasinta jaro 182.69 milionoj da chinoj turismis en kaj ekster la lando. Elspezo de la urbanoj por turismo en 2002 estis duoblo de tiu en 1998.

Engel-koeficiento pli elokvente pruvis tion. En 2002 Engel-koeficiento de la urbanoj de Chinio jam mallevighis sub 40%, dum tiu en la kamparo — malpli ol 50%. He Keng, reprezentanto de la Tutlanda Popola Kongreso kaj vicestro de la Shtata Statistika Buroo, opiniis, ke la konsuma nivelo de la urbanoj jam atingis tiun de bonhavighintoj, kaj la kamparanoj jam solvis la problemon de mangho kaj frontas la problemojn de edukado, kulturo kaj konsumajhoj longe uzeblaj.

Laueble multigi laborpostenojn kaj kompletigi socian garantion

S-ino Chen Xiaoping estas nova reprezentanto de la Tutlanda Popola Kongreso el Fuzhou, chefurbo de Fujian-provinco. Kiam shi perdis laboron, shi falis en grandan chagrenon. Sed sub la helpo de la loka registaro shi fondis manghajho-kompanion kaj dungis pli ol 60 senlaborulojn. Shi diris: “Mi shuldas mian sukceson al la registaro kaj ghiaj bonaj politikoj pri relaborigo de senlaboruloj.”

Dungigho estas la plej grava afero por la popolo. La china registaro tre akcentas labordonadon kaj relaborigon de senlaboruloj. En 1998 kaj 2002 Chinio okazigis dufoje tutlandan kunvenon pri labordonado kaj relaborigo. En la lastaj 5 jaroj oni pretigis 8 milionojn da laborpostenoj tra la tuta lando, 18 milionoj el la 26 milionoj da senlaboruloj rehavis laboron, kaj la registrita senlaboreco estis limigita je malpli ol 4%.

En la pasintaj 5 jaroj multe progresis la konstruado de sistemo de socia garantio de Chinio. En 1998 la Centra Registaro postulis “du minimumajn garantiojn”, nome akurate kaj laumonate doni pension al emeritoj de entreprenoj kaj garantii minimuman vivtenadon por la senlaboruloj de shtataj entreprenoj. En la lastaj 5 jaroj 90% de la 26 milionoj da laborperdintoj de shtataj entreprenoj akiris monsumon por minimuma vivtenado kaj pli ol 30 milionoj da emeritoj de entreprenoj akurate ricevis pension.

Samtempe kun tio, la registaro pluapashe klopodas por kompletigi la sistemon pri maljunula vivtenado, senlaboreco, kuraca asekuro kaj minimuma garantio. Ghis la fino de 2002 pli ol 100 milionoj da homoj alighis al fundamenta maljuneca asekuro kaj senlaboreca asekuro, 94 milionoj da laboruloj alighis al kuraca asekuro, kaj 20 milionoj da urbanoj estis garantiataj je minimuma vivnivelo.

Chiam meti la popolajn interesojn sur la unuan lokon

Huang Yukui, reprezentanto de la Tutlanda Popola Kongreso, estas sekretario de la filio de la Komunista Partio de Chinio de la montvilagho Jianbalahuang de Liaoning-provinco. Lia vilagho estis fama pro malricheco kaj junuloj longe restis frauloj pro tio. En 1999 la Centra Registaro faris reguligadon al la ekonomia strukturo de la kamparo. La vilaghanoj starigis forcejojn por kulturi legomojn. Dank’ al tio la vilaghanoj akiris monon, konstruis novajn domojn kaj achetis motorciklojn.

La china registaro chiam metas la plibonigon de la popola vivo sur la unua lokon en sia ekonomia laboro. En la pasintaj 5 jaroj la Shtata Konsilantaro de Chinio ellaboris serion da politikoj favoraj al la popolo:

Persisti en la politiko “akceli enlandan bezonon”, praktiki pozitivan financan politikon kaj stabilan monan politikon, grandigi investadon, instigi konsumadon… Chinio venkis la azian financan krizon kaj malfavoran influon de malstabileco de la monda ekonomio kaj garantiis kompare rapidan kreskon de la ekonomio kaj metis la bazon por plibonigo de la popola vivo.

La shtato multe investis fundamentajn vorkojn por akvoadministrado, trafiko, telekomuniko, fuelo kaj mediprotektado. De 1998 la investo en obligacia formo por agrikulturo, forstumado kaj akvoadministrado atingis 186 miliardojn da juanoj, egale al tiu farita en 1949-1998.

Praktiki la strategion de granda disvolvo de la okcidento de Chinio. En 2000 la shtato investis 70 miliardojn da juanoj por la disvolvo de la okcidento. Komencighis konstruado de transsendo de naturgaso de la okcidento al la oriento, transmisio de elktro de la okcidento al la oriento kaj la konstruado de Qinghai-Tibeta Fervojo.

Kamparanoj konsistigas 60% de la tuta loghantaro de Chinio. Por altigi enspezon de la kamparanoj, krom malfermi kanalojn por multigi enspezon, oni ankau devas malpezigi la sharghon de la kamparanoj. Nun la imposta reformado en la kamparo cele malpezigi la sharghon de la kamparanoj estas stabile antauenpushata.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688