La 16-an de marto okazis en la Popola Halo de Pekino la 6-a plena kunveno de la Unua Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK).
Lau propono de la prezidanto de la China Popola Respubliko (ChPR) la 10-a TPK elektis Wen Jiabao kiel novan chefministron de la Shtata Konsilantaro de Chinio.
Lau propono de la prezidanto de la Centra Milita Komisiono de ChPR la 10-a TPK reelektis Hu Jintao, Guo Boxiong kaj Cao Gangchuan kiel novajn vicprezidantojn de la Centra Milita Komisiono de ChPR.
En la kunveno elektighis ankau Xiao Yang kiel estro de la Plej Alta Popola Jughejo de Chinio kaj Jia Chunwang kiel estro de la Plej Alta Popola Prokurorejo de Chinio.
|