| Veterinformoj | Retposhto |

Hu Jintao


Hu Jintao, han-o, naskighis decembre de 1942 en Jixi-gubernio, Anhui-provinco. Li membrighis al la Komunista Partio de Chinio aprile de 1964. Li diplomighis el la Akvomastruma Fakultato de Qinghua-universitato.

Nun li estas prezidanto de la China Popola Respubliko, ghenerala sekretario de la Centra Komitato de KPCh kaj vicprezidanto de ghia Centra Milita Komisiono kaj vicprezidanto de la China Centra Milita Komisiono.

Li funkciis kiel sekretario de la Komitato de la Komunisma Junulara Ligo (KJL) de Gansu-provinco, sekretario kaj unua sekretario de la Sekretariato de la Centra Komitato de KJL de Chinio kaj prezidanto de la China Tutlanda Junulara Federacio, sekretario de la Partia Komitato de Guizhou-provinco, tiu de la Tibeta Autonoma Regiono, vicprezidanto de la China Popola Respubliko kaj rektoro de la Partia Lernejo de la Centra Komitato de KPCh.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688