| Veterinformoj | Retposhto |

Jia Qinglin


Jia Qinglin, han-o, naskighis marte de 1940 en Botou, Hebei-provinco. Li membrighis al la Komunista Partio de Chinio decembre de 1959 kaj eklaboris oktobre de 1962. Li diplomighis el la Elektra Fakultato de Hebei-a Politekniko.

Nun li estas prezidanto de la 10-a ChPPIK kaj membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPCh.

Li funkciis antaue kiel ghenerala direktoro de la China Ghenerala Importa kaj Eksporta Kompanio de Mashinoj, estro de la Fabriko de Pezaj Mashinoj de Taiyuan en Shanxi; konstanta komitatano, vicsekretario kaj sekretario de la Partia Komitato de Fujian-provinco kaj estro de tiu provinco; sekretario de la Partia Komitato de Pekino kaj estro de tiu urbo.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688