La 13-an de marto okazis en la Popola Halo de Pekino la kvara plena kunveno de la Unua Sesio de la 10-a China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK) por elekti novajn gvidantojn.
Lau la elekta metodo kaj kandidata nomlisto aprobitaj de la prezidantaro de la sesio oni elektis Jia Qinglin kiel novan prezidanton de ChPPIK. Estis elektitaj 24 vicprezidantoj, ghenerala sekretario kaj 299 konstantaj komitatanoj.
La kunvenon prezidis Bai Lichen, plenuma prezidanto de la sesio, kaj la elektadon partoprenis 2152 membroj.
|