| Veterinformoj | Retposhto |

2003-03-14


Jenny Bishop (Australio):

Dankon pro la interesaj artikoloj pri la nuntempa disvolvigho de la china socio. Mi komprenas la nunan koncentrighon pri privata ekonomio kaj komprenas la evoluon de 10 tavoloj en la socio, sed iomete maltrankviligis min la penso, ke familio kaj tradicio ne plu havas grandan rolon. Mi scias pro la sperto en nia lando, ke merkata ekonomio ne alportas al chiuj bonhavan vivon. Tiuj, kiuj ne havas la homforton por konkurenci kaj strebi, falos kaj farighos almozuloj, se la familio ne konsentos prizorgi ilin. En Australio dum antaua epoko post la Dua Mondmilito, la registaro multe zorgis kaj elspezis monon por forigi malrichecon, malsanon kaj mankon de edukado, sed nun pro la privata ekonomio la institucioj, kiuj prizorgis chi tiujn gravajn servojn, suferas pro manko de monrimedoj.

Mi konsilas al via registaro, ke dum ghi kuraghigas la privatan ekonomion ghi devas ankau postuli multe da impostmono por subteni la sociajn servojn kaj la malfortulojn de via lando.

Dezirante al la Komunista Partio kaj al la china registaro sukceson per diligenta laboro kaj per konscio pri la veraj bezonoj de la homa socio kaj ties naturmedio.

Roy McCoy (Nederlando):

"Nova socitavolo en Chinio" raportas, lau mi, pri io bone realisma en la lastatempa politiko de via lando. Tamen, kiam mi legas ion kiel "Kapitalo jam farighis unu el la gravaj fontoj de nelabor-enspezoj", mi devas demandi min, ghis kiu grado Chinio estas eble farighanta kapitalisma lando. Mi ne diras, ke tio estus nepre chiel malbona, sed ja ke mi chiam perceptis Chinion kiel socialisman landon, kaj ke mi ne scias... nu, mi fakte simple ne scias, kaj tial informoj kiel la viaj estas por neinformitoj kiel mi aparte indaj kaj gravaj. Mi tamen rajtas esprimi mian zorgon, ke via lando ne lasu sin esti tute kaptita de kapitalismaj interesoj, kiel estas terurege okazinte en Usono, kun ties koshmara Bush-administracio nuntempe.

La artikolo "La china socio en miaj okuloj", kies enhavon mi trovis interesa, kvankam la diro ke "Nun 80% de la richajhoj de Chinio estas posedataj de 20% de la chinoj" iom zorgigis min.

Mi devas konfesi, ke la solaj novajhoj kiuj *vere* interesas min en tiu chi tempopunkto estas tiuj, kiuj rekonfirmas la decidon de la china registaro subteni pacon en la Mez-Oriento, kaj neniel akcepti au subteni la militan agresadon al Irako fare de la usona registaro.

Mico Vrhovac (Jugoslavio):

Ghenerale mi ne volas scii multe pri tiuj aferoj, eventuale mallongaj kaj chefaj informoj pri okazajhoj.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688