| Veterinformoj | Retposhto |

Chinio unuafoje prenis “doni pli da laborpostenoj” la chefa celo de makroskopa superrego


En la Unua Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso en la 6-a de marto, Zeng Peiyan, estro de la Shtata Disvolva kaj Planiza Komisiono de Chinio, montris en la Plano de Nacia Ekonomio kaj Socia Disvolvigho de Chinio (Projekto), ke unu el la celoj de makroskopa superrego en la kuranta jaro estas “krei 8 milionojn da laborpostenoj kaj limigi la registritan senlaborecon je malpli ol 4.5%”. La china registaro unuafoje prenis “doni pli da laborpostenoj” chefa celo de makroskopa superrego de la shtato kaj donis senprecedencan prizorgon al la serioza stato de senlaboreco.

“Tio markas grandan shanghighon de la laboro de la registaro, nome turnighon de strebo al ekonomia kresko al akcento de ambau ekonomia kresko kaj labordonado,” diris esploristo de la Laborscienca Instituto.

Asista ghenerala sekretario de la Labora Asocio de Chinio rimarkis, ke chi-jare la registaro elmetis 4 celojn de makroskopa superrego, kaj tiu pri pretigo de pli da laborpostenoj okupis la okulfrapan lokon.

Dum longa tempo Chinio praktikis la politikon “doni laboron al la tuta popolo”, kaj pro tio aperis malbonaj fenomenoj, ekzemple pufighis personaro en entreprenoj kaj aperis salajratoj sen laboro, labor-efiko restis malalta kaj mankis viveco. En la reformado kaj pordmalfermo la tradicia sistemo de planizita ekonomio estis anstatauita de sistemo de socialisma merkata ekonomio, la ekonomia strukturo havis gravan shanghighon, kaj senlaboreco aperis en la china socio.

Nun en Chinio 14 milionoj da laboristoj de shtataj entreprenoj perdis laboron, en la kamparo estas 150 milionoj da superfluaj laboruloj, kaj la nombro de senlaboruloj en urboj kreskas je 10 milionoj da homoj chiujare. Lau autentika statistiko, chiujare en la venontaj 3-5 jaroj 22-23 milionoj da homoj en la urboj atendos dungighon. Chiujare mankos almenau 10 milionoj da laborpostenoj, ech se la ekonomio kreskos je 7-8 %.

Senlaboreco defias la disvolvighon de la china ekonomio, stabilecon de la socio kaj chiuflankan konstruadon de bonhava socio. La shtato devas fari makroskopan superregon.

En la laborraporto de la registaro farita en la 5-a de marto, chefministro Zhu Rongji diris, ke Chinio persistos en la principo, ke “laboruloj mem trovu laboron, merkata reguligado ebligu dungighon kaj la registaro akcelu labordonadon”. Ghis la fino de 2002 ellaborighis kompleto da politikoj por lauebla labordonado. Oficisto de la Ministerio de Laboro kaj Socia Garantio diris, ke chi-jare la chefa tasko de labordonado estas helpo al senlaborighintoj de la shtataj entreprenoj kaj malrichuloj senlaborighintaj antau longa tempo en la urboj. Kaj la laborpostenoj trovighas chefe en la terciaraj profesioj, neshtataj entreprenoj kaj entreprenoj postulantaj multe da laboruloj.

Iu reprezentanto de la popola kongreso diris: “Post la chi-foja sesio la lokaj registaroj certe metos ‘doni pli da laborpostenoj’ en sian disvolvan planon, kaj konforme al tio ellaborighos serio da politikoj.”

Iuj urboj, ekzemple Jinan, chefurbo de Shandong-provinco, jam la unua prenis “doni pli da laborpostenoj” kiel parton de la laborraporto de sia registaro kaj ekzamenos la laboron de la registaro lau la rezulto de ghia labordonado.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688