| Veterinformoj | Retposhto |

Superaj oficistoj de fremdkapitalaj entreprenoj unuafoje alighis ChPPIK


En la nomlisto de la membroj de la 10-a China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK) oni legis nomojn de 4 superaj oficistoj de fremdkapitalaj entreprenoj: s-ro Cai Guoxiong, vicprezidanto de Motorola-kompanio, s-ino Chen Qiufang, ghenerala direktoro de la Shanhaja Pepsi-Cola-kompanio, s-ro Zhang Hongli, ghenerala direktoro de la Germana Banko en Chinio, kaj s-ro Chen Qiwei, ghenerala direktoro de la Shanhaja Filio de Kokakola-kompanio.

“Antaue mi rigardis Chinion el la starpunkto de translanda kompanio, kaj nun mi observas kaj esploras Chinion kaj disvolvighon de fremdkapitala entrepreno kiel membro de la Tutlanda Komitato de ChPPIK,” diris Cai Guoxing el Hongkong. “Kvankam mi venis de usona kompanio, tamen mi esprimas opiniojn kaj konsilojn en la nomo de chiuj fremdkapitalaj entreprenoj de Chinio.”

Lau la disvolvigho de la china socio kaj ekonomio kaj evoluo de la socitavoloj, ChPPIK ghustatempe ensorbis reprezentantojn de novaj socitavoloj kaj homgrupoj kaj unuafoje superajn oficistojn de fremdkapitalaj entreprenoj. Unu el la gvidantoj de ChPPIK diris: “Tio montras la vastan reprezentantecon de nia ChPPIK.”

Observantoj opinias, ke superaj oficistoj de fremdkapitalaj entreprenoj membrighas al la Tutlanda Komitato de ChPPIK por kune interkonsilighi pri la shtataj aferoj, tio povas esti rigardata kiel unu el la eventoj markantaj la novan stilon de la china politiko.

Nun funkcias en Chinio 420 mil da fremdkapitalaj entreprenoj, kiuj altiris 52 miliardojn da usonaj dolaroj en la pasinta jaro. La sumo okupas la unuan lokon en la mondo. Fremdkapitalaj entreprenoj grave kontribuis al la akcelo de la moderniga konstruado de Chinio kaj farighis nesubtaksebla forto. Zhang Hongli diris: “Ascendo de superaj oficistoj de fremdkapitalaj entreprenoj markas potencighon de fremdkapitalaj entreprenoj en Chinio. Ankau superaj oficistoj de fremdkapitalaj entreprenoj, posedantoj de neshtataj entreprenoj kaj novaj socitavoloj estas konstruantoj de socialismo de Chinio. Nia membrigho al ChPPIK signifas konfirmon pri ni kaj ni sentas fieron kaj ghojon.”

La 38-jara Zhang Hongli diris: “ChPPIK ludas pli kaj pli grandan rolon en la evoluo de la china socio. Multaj amikoj petis min transdoni iliajn opiniojn, tio pruvas ilian konfidon kaj altan takson pri ChPPIK.” Li diris, ke li senprokraste transdonos iliajn opiniojn por helpi la shtaton senchese plibonigi la medion por investado.

S-ino Chen Qiufang prezentis al la sesio proponon pri administrado kaj kontrolo por fremdkapitalaj entreprenoj. Shi diris: “Ni, membroj de nova socitavolo, sentis la vivipovon de la china demokratio kaj respekton de la shtato al nia laboro.”

Cai Guoxiong havas la saman senton. Li diris, ke ChPPIK estas “cerba” institucio. Li trovis, ke en la sesio la membroj povas paroli libere. Li diris, ke li akiris atenton kaj respekton, kiam li parolis pri la eksterlanda disvolvigho de la chinaj entreprenoj.

Li diris, ke en la pasintaj 20 jaroj Motorola-kompanio disvolvighis kune kun la china ekonomio, kaj Chinio marshas de ghenerala bonhavo al chiuflanka bonhavo. Li ghojis, ke laborante por Motorola-kompanio en Chinio, li vidis kaj partoprenis en ghian disvolvon.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688