| Veterinformoj | Retposhto |

China vicministro de civilaj aferoj pri interesoj de la maljunuloj


de CHEN JI

Kortusha rakonto

"Estis knabo antau longe. Li estis tre malricha kaj ne havis horloghon. Li ofte demandis najbaron pri la horo. Iom post iom la najbaro enuighis de tio. Li diris tion al la patrino. Panjo tre chagrenighis, sed shi ne havis monon por acheti horloghon. La filo atingis la aghon viziti lernejon. Sen horlogho li ne povis akurate ellitighi. Panjo diris al li: 'Estu trankvila kaj mi vekos vin.' De tiam la patrino neniam bone dormis. Shi devis observi stelojn sur la chielo kaj lau ilia pozicio konjekti la horon por veki la filon. Fakte tiu metodo ne chiam estis konciza. Foje la patrino vekis la filon tro frue, ke li venis al la lernejo, kiam ghia pordo estis fermita. Estis malvarma vintro. La knabo devis atendi longe eksterdome. Li sentis malvarmon kaj liaj piedoj kaj manoj estis frostigitaj. Reveninte hejmen, li diris tion al la patrino. Shi kaj kompatis la filon kaj bedauris. En la sekvanta tago, kiam la filo revenis hejmen de la lernejo, li vidis, ke panjo kushis tute pala en la lito kaj sur tableto aperis malgranda vekhorlogho. Lia fratino diris, ke panjo vendis sian sangon kontrau la horlogho," rakontis Li Baoku, vicministro de civilaj aferoj de Chinio kaj membro de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco, posttagmeze de la 7-a de marto, kiam oni diskutis en la sesio de la konferenco pri bonstatigo de la maljunuloj.

Li diris: "Mi volas eduki la infanojn per rakonto por ke ili amu kaj respektu la maljunulojn kaj estu dankemaj al la gepatroj. Ni kompilis rakontaron pri respekto al maljunuloj kaj deziras, ke la entreprenistoj kaj aliaj personoj achetu ghin por donaci al sia patrina lernejo, al la infanoj por ke ili amu, respektu kaj helpu la maljunulojn. Tio estas necesa rimedo por protekti la interesojn de la maljunuloj."

Por vivtenado de la maljunuloj

Chinio jam eniris en la maljunecan socion, kaj la maljunuloj nun konsistigas 10% de la tuta loghantaro. Kiel garantii ilian vivon estas grava problemo atentata de la tuta socio. Li Baoku diris: "'Legho pri protekto de la interesoj de chinaj maljunuloj' ellaborita en 1996 garantias, ke en la vivo kaj socio ili ghuos la samajn rajtojn kiel aliaj civitanoj. La tuta socio devas respekti kaj prizorgi ilin. Hodiau la interesoj de la maljunuloj estas respektataj kaj protektataj. Tamen pro diferenco de la konceptoj kaj ekonomiaj kauzoj iuj ne prizorgas la maljunulojn, nek plenumas sian devon por vivteni siajn gepatrojn. Iuj ech molestas ilin. Tial ni devas eduki la tutan socion, precipe la geknabojn, ke ili amu kaj respektu la maljunulojn, char tio estas socia devo kaj samtempe chiuj civitanoj devas protekti leghajn interesojn de la maljunuloj."

"Nun Chinio havas multe da bonstatigaj institucioj kaj maljunulejoj. 70% de la 40 mil distriktoj havas maljunulejon. La senfilaj gemaljunuloj povas vivi tie kaj la registaro devas vivteni ilin. Lau postulo de la Ministerio de Civilaj Aferoj ilia vivnivelo devas esti ne malpli alta ol la averagha vivnivelo de la loko."

"La maljunuloj faru ion utilan por la socio!"

Li Baoku diris: "Nun en Chinio funkcias 19 mil maljunulaj lernejoj, kie lernas 1.8 milionoj da maljunuloj. Ili plejparte estas subvenciataj de la registaro. Ili richigis la spiritan vivon de la emeritaj maljunuloj, char ties gefiloj plejparte havas chiu sian propran hejmon kaj tiuj estas solecaj. En la maljunula universitato ili povas lerni novajn sciojn kaj amikighi kun aliaj, kio estas tre utila al ilia sano."

Oni demandis, chu estas malshparo por la socio, ke la maljunaj intelektuloj ripozas hejme post emeritigho. Li Baoku respondis: "La malpli-ol-70-jaraj maljunuloj povas fari ion utilan al la socio lau siaj sanstato kaj scioj. Koncerna departemento faris statistikon, ke nun en la tuta lando estas 5 milionoj da maljunaj intelektuloj, el kiuj 70% estas sanaj kaj malpli-ol-70-jaraj kun meza kaj supera profesiaj rangoj, kiuj volontas daure servi al la socio. Nun oni organizas maljunajn kuracistojn, instruistojn, scienc-teknikajn laborantojn kaj artistojn de la grandaj kaj mezgrandaj urboj de orienta Chinio por ke ili servu al la okcidento. Ni faras tion tute lau ilia volo. Ni provas tion unue en 5 provincoj kaj municipoj, kaj se ghi sukcesos, ni popularigos ghin tra la tuta lando. Ni opinias, ke helpo de la maljunaj intelektuloj al la okcidento estas grava por ili kaj malfermos por la maljunula afero novan vojon."

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688