| Veterinformoj | Retposhto |

Vizito al Nari Zemeizeba


de CHEN JI

Nari Zemeizeba estas prezidanto de la virina federacio de Qabdo de la Tibeta Autonoma Regiono. Kiel membro de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco shi cheestas ghian unuan sesion kaj akceptis mian intervjuon. Menciante la shanghighon de Tibeto, shi diris: "Antau la liberigho la tibetaj virinoj ne havis homan rajton chu politike, chu ekonomie, chu eduke. Ili ne havis rajton decidi nek elekti. Post la liberigho precipe en la urboj ili havas rajtojn egalajn al tiuj de la viroj ne nur en familio, sed ankau en la socio, tamen en la kamparo pro malnovaj moroj kaj konceptoj ili ne estas tiel bone traktataj. Oficistoj de la virina federacio ofte pelegas en vilaghoj kaj tibetaj familioj por helpi ilin en lernado de la shtataj politikoj kaj leghaj scioj.

"Nun la jura koncepto de tibetanoj multe levighis. Antaue multaj shtatoficistoj drinkis kaj manghis el publika kaso, sed nun tiu fenomeno malmultighis dank' al kontrolado de la registaro kaj popolamasoj."

"En la pasintaj jaroj Tibeto multe shanghighis. Kaj precipe post ekpraktikado de la politiko 'granda disvolvo de okcidenta Chinio' ( lau tiu politiko 40 grandaj konstruaj projektoj estas en Tibeto), la urboj multe shanghighis. Nun la fundamentaj instalajhoj de la urboj pli kaj pli perfektighis kaj stratoj pli kaj pli glatighis, ankau la akvomastrumaj kaj hidroelektraj ekipajhoj multe plibonighis."

Tibeto situas en la okcidenta parto de Chinio kaj tie la homa edukiteco estas malalta. Precipe en malproksimaj lokoj multe da tibetanoj estas ne klerigitaj. La centra kaj lokaj registaroj alprenis diversajn metodojn por nuligi analfabetecon. Zemeizeba diris: "En Qabdo estas pli ol 70 mil analfabetoj, el kiuj estas 49 mil virinoj vivantaj chefe en pashtejoj. Pro tio ni funkciigas diversajn kursojn kaj postlaborajn lernejojn por helpi ilin en la lernado."

Koncerne la edukadon en Tibeto, shi diris, ke antaue iuj sensciaj tibetanoj estis flegmaj pri la 9-jara deviga klerigado, antau tio la registaro pacience persvadis ilin kaj aliflanke per administra rimedo devigis praktikadon de tiu regulo kaj pro tio la edukado multe plibonighis. En Qabdo nun chiuj geknaboj lernas en lernejoj kaj krom tio ili povas viziti ankau element- kaj mezlernejojn ekster Tibeto, kaj la infanoj de malrichaj tibetanoj povas lerni tie senpage.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688