| Veterinformoj | Retposhto |

La 3-a kunveno de la Unua Sesio de la 10-a ChPPIK


La 12-an de marto la Unua Sesio de la 10-a China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK) okazigis la 3-an kunvenon de la prezidantaro, kiu aprobis la nomliston de kandidatoj por prezidanto, vicprezidantoj, ghenerala sekretario kaj konstantaj komitatanoj de la 10-a konferenco.

En la 10-a de marto chiuj grupoj de ChPPIK komencis diskuti pri la nomlisto de kandidatoj. Oni diris, ke la nomlisto montras, ke la gvidantaro de la nova konferenco estas energia, kompare juna kaj strukture racia, tial ghi estas bona.

La 13-an oni faros oficialan balotadon en la plena sesio kaj tiam naskighos gvidantaro de la nova konferenco.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688