| Veterinformoj | Retposhto |

Projekto pri reformado de la strukturo de la Shtata Konsilantaro aprobita


En la 10-a de marto la tria kunveno de la Unua Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso aprobis la projekton pri reformado de la strukturo de la Shtata Konsilantaro.

Lau la projekto la reformado de la strukturo de la Shtata Konsilantaro koncernas jenajn flankojn:

1. Profundigi la administran sistemon de shtata kapitalo kaj establi la Komisionon por Kontrolo kaj Administrado de Shtata Kapitalo sub la Shtata Konsilantaro;

2. Perfektigi sistemon de makroskopa superrego kaj shanghi la Shtatan Disvolvan kaj Planizan Komisionon en la Shtatan Komisionon por Disvolvo kaj Reformado;

3. Perfektigi financan administran sistemon kaj establi Shtatan Komisionon por Kontrolo kaj Administrado de Bankoj;

4. Daurigi la reformadon de la sistemo de cirkulado kaj administrado kaj fondi la Ministerion de Komercaj Aferoj;

5. Fortigi la reformadon de la sistemo por kontrolo kaj administrado de manghajha sekureco kaj sekura produktado, establi la Shtatan Buroon por Kontrolo kaj Administrado de Manghajhoj kaj Medikamentoj surbaze de la Shtata Buroo por Kontrolo kaj Administrado de Medikamentoj, transmeti la Shtatan Buroon por Kontrolo kaj Administro de Sekura Produktado dependa de la Shtata Ekonomia kaj Komerca Komisiono sub rektan gvidon de la Shtata Konsilantaro;

6. Shanghi la nomon de la Shtata Naskolimiga Komisiono en tiun de la Shtata Loghantara kaj Naskolimiga Komisiono;

7. Nuligi la Shtatan Ekonomian kaj Komercan Komisionon kaj la Ministerion de Ekstera Komerco kaj Ekonomia Kunlaboro.

Post la reformado la Shtata Konsilantaro konsistos el la Ghenerala Oficejo kaj 28 departementoj.

Tio estas la 5-a struktura reformado de la china registaro, kaj la lasta reformado okazis en 1998. Tiufoje la 49 ministerioj, komisionoj kaj burooj reduktighis al 29, kaj duono de la laborantoj de tiuj organoj estis transpostenigita. Chi-foje nur unu ministerio estos nuligita, kaj preskau nenia shangho okazos al la personaro. Do kial oni faros la chi-fojan reformadon? Kia estos la chefa karakterizajho de la chi-foja struktura reformado kompare kun la lasta reformado?

En tiuj jaroj, pro la evoluo de la ekonomio kaj socio kaj la profundigho de la reformado, precipe la aligho de Chinio al la Monda Komerca Organizo, la konsisto de la china registaro jam ne adaptighis al la nuna sistemo kaj bezonas perfektighon. Ekzemple en la administrado de la shtata kapitalo pluraj departementoj dividas la laboron, kio ne adaptighas al la profundigho de reformado de la shtata kapitalo. Krome, la reformado en grandaj monopolaj industrioj, ekzemple en tiuj de elektroprovizo, telekomuniko kaj civila aviado, pruvis, ke struktura reformado estos malfacila sen kunligo kun ekonomia disvolvigho, reguligado kaj rekunigho de industria strukturo. Trie, labordividoj de iuj funkciaj organoj estis malraciaj, ekzemple la Shtata Planiza Komisiono administras importadon, eksportadon kaj agrikulturajhojn, la Shtata Ekonomia kaj Komerca Komisiono administras industriajhojn kaj krudmaterialojn, dum la Ministerio de Ekstera Komerco kaj Ekonomia Kunlaboro administras aliajn teknologiojn. Chio tio bezonas shanghon.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688