| Veterinformoj | Retposhto |

Hongkong-aj membroj de ChPPIK pri strebemo de virinoj


La 8-a de marto estas la internacia virina tago. 4 virinoj el la membroj de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK) akceptis intervjuon de raportistoj. Ili konigis sian karieron kaj diris, ke por sia sendependigho la virinoj antau chio devas esti strebemaj.

Cheng Ming Ming estas pli-ol-60-jara, tamen bela kiel knabino. Shi estas alloga ne nur per sia eksterajho, sed ankau per siaj ghentila parolo kaj teneraj okuloj. Antau shi chiuj sentas sin respektataj.

Cheng diris, ke por prospero de sia kariero oni devas havi bonan sanon, kapablojn, sinoferon al la socio, edzon kaj geamikojn.

Lee Jai Ying estas prezidantino de la Internacia Limigita Kompanio Chung Chun. Nun shi okupighas pri chin-medicina farmacio. Neniu el shia familio kontaktis tiun fakon antaue, nek shi mem. Hazardo ligis shin al tiu fako kaj shi komprenis, ke la chin-medicinaj drogoj estas trezoraj al la homaro kaj shi deziras, ke la chinaj medicinajhoj estu uzataj en la tuta mondo. Por tio shi lernis koncernajn kursojn kaj nun shi jam akiris rimarkindajn sukcesojn. Shi diris, ke estas malfacile sukcesi por virinoj en la kariero, tial ili devas esti diligentaj kaj chiam penadi.

Christina C. N. Cheung naskighis en Hongkong kaj studis kaj laboris en Usono. Shi bone parolis la chinan popularan parolan lingvon putonghua. El la kvar membroj shi estas la unika, kiu akceptis jhurnalistojn tute sen shmiko.

En 1981 shi revenis al Hongkong kaj sin ekokupis pri bankaj aferoj. Post 7 jaroj shi ekhavis sian propran entreprenon. Nun shia kariero ampleksas bilon, manufakturadon, jhurnalismon, turismon, IT kaj agrikulturon.

Shi diris, ke kvankam portempe Hongkong estas ne tiom prospera, tamen en ghia registaro funkcias multe da oficistinoj kaj el tio oni scias, ke estas multe da bonshancoj por Hongkong-aj virinoj. Shi diris, ke la virinoj devas esti memfidaj kaj prepari sin por kapti chiun shancon.

Hu Baolin, alia membro de ChPPIK kaj asista ghenerala direktorino de iu banko en Hongkong, diris, ke shi atribuas sian sukceson al senchesa lernado. En 1979 shi veturis de Jiangxi al Hongkong, kie la medio estis tute fremda por shi. Shi do devis fari chion de la komenco. Shi diris, ke akumulinte kapitalon, shi devas lerni por plua disvolvigho kaj en la periodo de la ekonomia tutmondigho oni devas daurigi sian lernadon. Nun kiel membro de ChPPIK shi devas lerni por partopreni la regadon kaj kontribui al la shtato.

Hu diris, ke chiuj virinaj membroj de ChPPIK estas lernindaj por shi.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688