| Veterinformoj | Retposhto |

Kio estas la plej elstaraj malfaciloj kaj problemoj en Chinio?


La 5-an de marto, 2003, china chefministro Zhu Rongji diris en sia laborraporto en la Unua Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso, ke en la pasintaj 5 jaroj Chinio atingis grandajn sukcesojn ne facile, tamen oni devas esti sobraj, ke en la ekonomio kaj socia vivo ankorau estas iuj elstaraj malfaciloj kaj problemoj: Malgranda estas la konsumado interne de la lando kaj la livera strukturo ne konformas al la shanghigho de la merkata bezono. La enspezo de la kamparanoj kaj iuj urbanoj levighis malrapide, plimultighas senlaboruloj kaj iuj loghantoj havas kompare grandan malfacilon en la chiutaga vivo, la rilatoj inter la enspezo kaj distribuo ankorau ne estas raciaj. La tasko de reformado de la shtataj entreprenoj estas peza kaj la ordo de merkata ekonomio devas esti daure plibonigata kaj bonordigata. Foje kaj foje okazas gravaj produktaj akcidentoj kaj ie la socia sekureco estas ne bona, ie la ekologia medio malbonighas. Iuj shtataj oficistoj apartighas de la popolamaso kaj estas seriozaj formalismo, burokratismo, fanfaronado, dibochado kaj malshparemo, ie estas serioza la korupto. Tiuj problemoj estas au heredataj au malfacile eviteblaj en la tempo de shangho de la sistemoj kaj struktura reguligo au okazas pro nia fusha laboro. En la estonteco ni devas alpreni taugajn rimedojn por solvi tiujn problemojn.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688