| Veterinformoj | Retposhto |

"Mi volas propraokule vidi novajn gvidantojn de Chinio"


"Kun granda intereso mi atendas shanghighon de chinaj gvidantoj kaj volas propraokule vidi novajn gvidantojn de Chinio," diris jhurnalistino el Slovenio post ricevo de legitimajho pri intervjuo.

Shi diris, ke shi volas kiel eble plej rapide scii nomumon de la china gvidanto de ekstera komerco kaj instalon de la ministerio de ekstera ekonomio kaj komerco, char tio estas tre grava por la kunlaboro ekonomia kaj komerca inter Chinio kaj Slovenio. Shi kredis, ke la china politiko pri ekonomia reformado, pordmalfermo kaj konstruo de bonhava socio en chiuj flankoj komplete praktikighos en Chinio kaj la gravaj politikoj de Chinio estos daure praktikataj.

Fan Dongsheng, direktoro de jhurnalo "Elmigrintoj" el Nov-Jorko, diris, ke la elmigrintaj chinoj direktis grandan atenton al tiu chi kongreso. Kaj la jhurnalo certe ghustatempe konigos al ili la freshajn informojn de la du sesioj. Oficisto de la informa centro de la du sesioj diris, ke alilandaj jhurnalistoj zorgas ankau pri la reformado de la registaraj organoj, shanghigho de la popola kongreso, revizio de la konstitucio, restauro de la ekonomio de Hongkong, navigacio, komerco kaj poshtado inter Taiwan kaj la cheftero de Chinio.

Ankau iuj subitaj okazajhoj, kia tertremo en Xinjiang, estas atentataj de la jhurnalistoj.

Ghis antautagmezo de la unua de marto pli ol 500 alilandaj jhurnalistoj de 187 amaskomunikiloj el 40 landoj anoncis sin por viziti la du sesiojn, el ili 63 speciale veturis por la vizito. 293 jhurnalistoj de 55 amaskomunikiloj el Hongkong, Makao kaj Taiwan anoncis sin por la vizito.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688