| Veterinformoj | Retposhto |

ChPPIK en la okuloj de alilandaj diplomatoj


La inauguro de la Unua Sesio de la 10-a China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK) profunde impresis alilandajn diplomatojn en Chinio.

Konsilanto de la Lesota Ambasadorejo en Chinio diris: "Mi scias, ke tiu sesio elektos novajn gvidantojn. Ghi estas tre grava. Mi deziras sukceson al ghi."

Meksikia ambasadoro en Chinio montris sian miron pri la politika stabileco kaj ekonomia disvolvigho de Chinio. Li bone konas la chinan historion. Li diris: "La prospero de la nuna Chinio impresas min, kiel la prospera Tang-dinastio." Li diris, ke sesio de ChPPIK estas bona metodo por prezenti proponojn al la shtato. La chi-foja sesio estas tre grava."

Rusa ambasadoro en Chinio, kiu unuafoje cheestis la sesion kiel auskultanto, diris: "Tio estas unua fojo por mi apudesti al sesio. Shajnas al mi, ke ghi estas la plej bona kunveno por mi."

Konsilanto de la Kuba Ambasadorejo en Chinio raportis plurfoje pri ChPPIK en la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento kiel jhurnalisto. Li diris, ke la reformado de Chinio profundighas kaj la ekonomio stabile disvolvighas. Tio estas lerninda por multaj landoj. Chinio disvolvighas bone."

Krome, respondeculoj de internaciaj ekonomiaj establoj en Pekino cheestis la sesion kiel auskultantoj. Oficisto de la agentejo de la Azia Disvolva Banko en Chinio diris: "La varma diskuto pri shtataj aferoj estas utila por pli bona disvolvigho de la shtato. Mi laboris 3 jarojn en Chinio kaj interesighas precipe pri du problemoj, t.e. nuligo de malricheco kaj tio, chu la politikoj praktikotaj de novaj gvidantoj utilas al kresko de alilandaj kapitaloj en Chinio, post ghia membrigho al la Monda Komerca Organizo."

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688