| Veterinformoj | Retposhto |

La kvara plena kunveno de la Unua Sesio de la 10-a TPK okazigita


Matene de la 11-a de marto okazis en la Popola Halo de Pekino la kvara plena kunveno de la Unua Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK). La reprezentantoj de TPK auskultis la laborraportojn de la Plej Altaj Popolaj Jughejo kaj Prokurorejo.

Xiao Yang, estro de la Plej Alta Popola Jughejo, retrorigardis la laboron de la Plej Alta Popola Jughejo en la lastaj 5 jaroj kaj pritraktis jughon, praktikadon de leghoj, reformadon de jughejoj kaj altigon de kvalito de jughistoj.

Han Zhubin, estro de la Plej Alta Popola Prokurorejo, retrorigardis la laboron de la prokurorejo en la lastaj 5 jaroj: ghi atakis gravajn kriminalajn krimulojn, defendis la socian stabilecon, malkashis kaj preventis ofic-krimojn, batalis kontrau koruptigho, fortigis ekzamenadon de proceso, protektis justecon de justico kaj dignon de leghoj, profundigis reformadon de prokurorejoj, vigligis iliajn laborojn kaj penis altigi kvaliton de laborantoj de diversnivelaj prokurorejoj.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688