| Veterinformoj | Retposhto |

Zhu Rongji pri la registara laboro en la pasintaj 5 jaroj


La 5-an de marto en la inauguro de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso chefministro Zhu Rongji faris registaran laborraporton en la nomo de la Shtata Konsilantaro. Retrospektive al la registara laboro en la pasintaj 5 jaroj li diris, ke la pasintaj 5 jaroj estis eksterordinaraj por Chinio.

Li diris, ke komence de la servoperiodo de la nuna registaro eksplodis en Azio financa krizo, kresko de la monda ekonomio malrapidighis kaj krom tio la industria strukturo de Chinio havis seriozan problemon kaj multe da laboristoj de la shtataj entreprenoj senlaborighis. En 1998 kaj 1999 Chinio suferis de eksterordinare grandaj inundoj, sed gvidate de la Komunista Partio de Chinio, dank' al granda unuigho kaj firmdecida luktado, la diversnacia china popolo venkis chiujn malfacilojn kaj akiris grandajn sukcesojn en reformado, pordmalfermo, ekonomia kaj socia disvolvigho.

Li rememoris la registaran laboron en jenaj 8 flankoj:

Unue, en la pasintaj 5 jaroj la nacia ekonomio disvolvighis rapide kaj la strategia reguligo de la ekonomia strukturo faris gravajn pashojn.

La ekonomio daure kreskis rapide. Lau la komparebla prezo la totala enlanda produktovaloro chiujare kreskis meze je 7.7% . La ekonomiaj kvalito kaj profito kreskis rapide.

Due, reformado kaj pordmalfermo multe progresis kaj fundamente fondighis la socialisma merkata ekonomio.

Fundamente realighis la tri-jara reformado kaj liberigho de la shtataj entreprenoj el malricheco. La malgrandaj kaj mezgrandaj shtataj entreprenoj viglighis. Akciaj ekonomiaj entreprenoj dilatighis senchese. Privataj entreprenoj rapide disvolvighis kaj ludis gravan rolon en la ekonomia disvolvigho, pliigho de laborpostenoj kaj eksportado, kaj merkata vigligho.

Trie, evidente kreskis la povo de scienc-teknika kreiveco kaj prosperis la eduka afero.

Firmpashe disvolvighis la fundamenta esplorado kaj esplorado de altteknologioj kaj praktikaj teknikoj kaj progresis la kreiva struktura konstruado.

Kvare, la konstruo de la socialisma demokratia politiko kaj spirita civilizacio evidente plibonighis.

Pluapashe praktikighis la diversaj soci-sekurigaj metodoj kaj plibonighis la socia sekureco.

Kvine, la popola vivo evidente plibonighis kaj ghenerale atingis bonhavighon.

La urbana enspezo daure kreskis. La pokapa urbana enspezo kreskis chiujare je 8.6% kaj tiu de la kamparanoj je 3.8%. La deponitaj monsumoj de la urbanoj kaj kamparanoj kreskis de 4600 miliardoj da juanoj en 1997 al 8700 miliardoj da juanoj en 2002, dum la nombro de malrichaj kamparanoj malkreskis de 49.6 milionoj al 28.2 milionoj.

Sese, progresis la nacidefenda kaj armea konstruoj.

En la pasintaj 5 jaroj la forto de nacidefendo kaj armeoj kreskis kaj 0.5 miliono da armeanoj malmobilighis en la difinita tempo.

Sepe, la reunuigho de la lando akiris novan progreson.

Dank' al persisto en la principo "unu lando kaj du sistemoj", la fundamenta legho de la Hongkong-a Speciala Administra Distrikto kaj tiu de la Makaa Speciala Administra Distrikto estis bone observitaj. La socia ekonomio estis stabila en tiuj du lokoj. La registaro faris multe por intershangho kaj reciproka vizito, por navigacio, komercado kaj poshtado inter Taiwan kaj la cheftero de Chinio kaj por la paca reunuigho de la lando.

Oke, ekestis nova situacio en la diplomatio.

La amikaj kaj kunlaboraj rilatoj inter Chinio kaj ghiaj najbaraj landoj havis novan progreson. La unuigho kaj kunlaboro de Chinio kun disvolvighantaj landoj pli kaj pli firmighis kaj ankau ghiaj rilatoj kun evoluintaj landoj estis plibonigitaj kaj disvolvitaj.

Rilata artikolo:

8 proponoj por la registara laboro en 2003

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688