| Veterinformoj | Retposhto |

Organiza formo, servoperiodo kaj tasko de TPK


La organiza formo de la Tutlanda Popola Kongreso (TPK) havas preparan, prezidantaran, gheneralan, grupan kaj sekretan kunvenojn. Lau la organiza legho kaj diskuta regulo la prepara kunveno estas prezidata de la Konstanta Komitato de TPK. La prepara kunveno de la unua sesio de TPK estas prezidata de la lasta konstanta komitato, kaj ghia tasko estas elekti prezidantaron kaj gheneralan sekretarion kaj decidi la regulojn kaj tagordon de la sesio. La ghenerala kunveno estas prezidata lauvice de plenumaj prezidantoj de TPK.

Lau la konstitucio TPK okazigas sesion en la unua trimestro chiujare, kunvokitan de ghia Konstanta Komitato. Tio estas bona tempo por ekzameni kaj sankcii la shtatan bugheton de la kuranta jaro kaj plenumon de la bugheto de la pasinta jaro.

La tasko de la ghenerala kunveno estas auskulti kaj ekzameni labor-raportojn de la Konstanta Komitato de TPK, la Shtata Konsilantaro, la Plej Altaj Popolaj Jughejo kaj Prokurorejo; fari ekzamenadon kaj vochdonon pri chiuj proponoj ricevitaj de la kongreso; lauleghe elekti, decidi kaj eksigi membrojn de la shtataj organoj; kaj decidi aliajn gravajn shtatajn aferojn.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688