| Veterinformoj | Retposhto |

2003-03-12


Kim Ribeiro (Brazilo):

La legado de la artikoloj malfermis miajn okulojn kaj mi vidis Chinion pli proksiman al la socio brazila, kvankam tie chi ni havas shtaton malpli grandan. Kiel en Brazilo shajnas al mi, profesia muzikisto, ke la artistoj ne havas socitavolon propran, kio igas ilin farighi burokratoj au profesoroj kun shtata salajro, kiel plejparte el ili en Brazilo. Sed tion mi deduktas. Krom tio, mi vidas kreskantan socion, certe iomete necertan rilate al iuj pashoj, kiujn civitanoj de moderna kulturo bezonas doni, kaj eble akceptantan kulturon masivan, kiu aktualan komunikan medion alportas al chiuj. Eble oni zorgas pri chinaj kulturo kaj turismo, sed ankau tio ne havas socitavolon propran. Mi ege shatis la deklaracion kontrau la milito de Bush kaj estas scivolema pri la nuna historio de Chinio. Mi legos plu en la ret-pagho.

Manfred Westermayer (Germanio):

Mi sukcesis rigardi la tre interesan hejmpaghojn pri la China Popola Respubliko. Mi kopiis kelkajn tekstojn por legi ilin, kiam mi verkos denove tekston pri la temo de interna koloniismo – au evoluo de tiaj "autonomaj" provincoj. Mi volus esti pli objektiva.

Mi ja tre interesighas ne nur pri Tibeto, sed ankau pri Chinio entute - mi lernas la chinan lingvon, kaj spektas chinajn filmojn. Mi vizitos la UK-on en Pekino.

Mi tre bedauras, ke ne plu aperas presita "El Popola Chinio", kiun mi tre shatis. Mi ne havas multe da libera tempo kaj ne emas atendadi la aperon de la multaj fotoj, kiujn vi metis - tre bele - sur viaj hejmpaghoj.

Shaig Shaig (Azerbajghano):

Mi ricevis bonorde vian informon pri TPK kaj ChPPIK kaj deziras fruktodonajn sukcesojn al ilia laboro je favoro al tutchina popolo kaj al tutmondaj suferantoj pro la malsato, sangaj militoj, totala disigho kaj malkompreno kaj miskompreno.

Mi esperas kaj kredas, ke Chinio kapablos esti avangardo en chi-kampa batalo.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688