| Veterinformoj | Retposhto |

Partoprenantoj de la du sesioj el Hongkong, Makao kaj Taiwan pri registara laborraporto


de ZHANG YONG

Reprezentantoj de la Unua Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso kaj membroj de la 10-a China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK) el Hongkong, Makao kaj Taiwan ekzamenis la laborraporton de la registaro kaj diskutis pri ghi posttagmeze de la 5-a de marto. Ili diris, ke la raporto estas konforma al la efektivo. En la pasintaj 5 jaroj la shtato estis prospera, diversaj aferoj rapide disvolvighis, la popola vivo rimarkinde plibonighis, la socio estis stabila kaj la nacioj unuigitaj. La Hongkong-anoj kaj Maka-anoj estas fidoplenaj pri la konstruado de la bonhava socio en chiuj flankoj.

Reprezentanto Zeng Xianzi diris, ke en la pasintaj 5 jaroj la centra registaro plenforte subtenis Hongkong en ghia rezisto kontrau financa krizo kaj faris multon por ke ghi eliru el malfacilo. Hongkong-anoj atribuas kreskon de sia ekonomio al prizorgo kaj helpo de la centra registaro.

"La chefministro faris al ni bonan laboron," reprezentanto Wu Qinghui diris. "Lau jugho de la sinteza nacia forto nun ni jam havas bazon por konstrui la bonhavan socion en chiuj flankoj."

Reprezentanto Wu Kangmin diris, ke li multe atentas konstruon de bonhava socio, reformado de la registaraj institucioj, malpliigo de la shargho de la kamparanoj kaj arbitra pagigo pro edukado. Chio tio estis priparolita en la raporto. Koncerne reformadon de la registaraj institucioj la centra registaro estas fidoplena kaj oni kredas, ke la nova registaro certe plenumos la taskon.

Reprezentanto kaj prezidanto de la Tutlanda Federacio de Taiwan-aj Samlandanoj Yang Guoqing diris kun granda emocio: "Efektivigi la grandan reprosperighon de la china nacio estas komuna volo de la chinoj ambauflanke de la markolo kaj oni devas firme kapti tiun strategian shancon kaj fari chion eblan por la patria reunuigho kaj kuna prospero de la du lokoj."

Koncerne la problemon pri Taiwan, vicprezidanto de la Taiwan-a Demokratia Autonoma Ligo Liu Yiming diris, ke estas lakone traktita problemo pri Taiwan en la raporto, kiu klare reasertis la principon de la Centra Komitato de KPCh kaj klare difinis la taskon kontrau sendependigho de Taiwan kaj akcelo de poshtado, navigacio kaj komerco inter Taiwan kaj la cheftero de Chinio. La raporto montris la neshancebeblan fidon pri patria reunuigho, kio multe kuraghigis la membrojn de la Taiwan-a Demokratia Autonoma Ligo.

Konsilisto de la Tutlanda Federacio de Taiwan-aj Samlandanoj Shi Sihao diris, ke li estas profunde impresita de la raporto pri akcelo de poshtado, navigacio kaj komerco inter Taiwan kaj la cheftero de Chinio. Li diris, ke la intershangho inter tiuj du partoj disvolvighis rapide. Nun centoj da miloj da Taiwan-aj entreprenistoj investis sur la cheftero kaj realigo de la poshtado, navigacio kaj komerco inter la du lokoj estas utila al la plua disvolvigho de Taiwan-a ekonomio kaj al samlandanoj ambauflanke de la markolo. Li diris, ke li havas multe da parencoj kaj amikoj en Taiwan, sed estas malfacile kontakti ilin, tial li deziras kiel eble plej rapide realigi la poshtadon, navigacion kaj komercon inter la du lokoj.

Ankau la membroj de ChPPIK el Hongkong kaj Makao montris sian deziron pri la patria reunuigho. Zhuang Qicheng diris, ke la sukcesa praktikado de la principo pri "unu lando kaj du sistemoj" en Hongkong kaj Makao montras, ke la problemo pri Taiwan povas esti solvita lau la principo "paca reunuigho, unu lando kaj du sistemoj". Akcelo de la patria reunuigho estas tasko plenumenda por Hongkong, kiu havas intimajn rilatojn kun Taiwan, kaj oni devas multe fari tra la popolaj kaj ekonomiaj kanaloj por kiel eble plej rapide efektivigi la pacan reunuighon de la patrio.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688