| Veterinformoj | Retposhto |

Intervjuo kun esperantistino Zhang Haidi


de CHEN JI

Kiam mi trovis la nomon de Zhang Haidi en nomlisto de la membroj de la 10-a China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco, mi decidis viziti shin. Jam en mia infaneco mi sciis pri shi. Shi naskighis en 1955. Kiam shi estis 5-jara, shi estis atakita de spinmedola malsano kaj paralizighis malsupre de la brusto. Antau la malfelicha sorto shi ne retirighis. Kun obstineco shi memlernis chiujn studobjektojn de element- kaj mezlernejoj. Shi lernis ankau la lingvojn anglan, japanan, germanan kaj Esperanton. Shi lernis ankau kursojn por universitato kaj magistro. Shi legis dekkelkajn medicinajn verkojn kaj ellernis akupunkturon, kaj per tio shi donis kurachelpojn al multaj homoj. Shiaj verkoj kaj tradukoj nombras pli ol milionon da chinaj ideogramoj.

Je la 14-a horo de la 5-a de marto, mi atingis la hotelon, kie Zhang loghis. Mi frapis je la pordo kaj diris mian intencon. Shia fratino diris al mi: "Haidi estas okupita. Nun shi preparas sian paroladon en la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco kaj ne havas tempon por akcepti intervjuon." Post 4 horoj, mi refoje venis al shia hotelo. Oni diris al mi: "Nun shi interparolas kun gasto el China Kriplula Federacio. Mi insiste petis kaj oni finfine diris: "Shi akceptos vin por mallonga tempo post foriro de la gasto."

Mi trovis en la chambro, ke Haidi ghoje interparolas kun la gasto. Lau shia dolcha mieno oni ne povas imagi, ke shi estas kriplulino multe turmentata de malsanoj.

La laboranta komputilo sur shia lito konigis al mi, ke Haidi estas vere okupita. El ilia interparolo mi informighis, ke shi demandas pri monkolektado por kripluloj. Oni petis shin partopreni aktivadon por kripluloj, shi kun ghojo respondis: "Mi volonte parolos por kripluloj." Koncerne mensdebilajn infanojn, shi diris: "Ili ja vere bezonas atenton kaj prizorgon de la socio."

Realighos la idealo de Zamenhof

Informighinte pri mia intenco, Haidi salutis min en Esperanto. Shi diris: "Mi eklernis Esperanton komence de la 80-aj jaroj, kio influis ankau miajn kamaradojn. Tiam en la socio funkciis multaj Esperanto-kursoj. Mi opinias, ke Esperanto estas granda invento. Chiuj homoj havas sian patrinan lingvon, tamen Zamenhof kreis Esperanton por komuna uzado en la mondo, kaj lia idealo certe realighos. Mi kredas, ke multe da homoj informighos pri Esperanto kaj lernos ghin."

Kun granda intereso shi konigis al mi sian kontakton kun eksterlandaj esperantistoj: "Kiam mi estis en Koreio, oni telefonis al mi kaj interparolis kun mi Esperante. En Japanio mi kantis Esperantan kanton kune kun japanaj samideanoj. En tio mi trovis grava la lingvon por ligi la homojn. Mi ne atendis, ke Esperanto estas tiel grandinflua kaj multe legata. (El Popola Chinio plurfoje konigis Zhang Haidi -- La autoro.) Ech nun Esperantaj amikoj ankorau korespondas kun mi. Inter ili estas prezidanto de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko kaj itala samideano. Svedaj samideanoj sendis al mi sonbendon pri Esperanto-legado. Ili diris, ke Esperanto kunligis nin."

Por la misio

Zhang Haidi estas vicprezidanto de la Shandong-a Verkista Asocio. Nun krom verkado shi zorgas ankau la kulturan konstruadon de la lando. Chi-foje shi preparis proponon al CCTV pri plibonigo de la programero "Legado". Shi diris al mi: "Chinio havas 1.3 miliardojn da loghantoj kaj multe da televizioj, sed nur CCTV havas tiun programeron,tial ni devas fari ghin pli interesa kaj alloga. Ni ja devas legi multe."

Shia alia propono estas pri garantio de la kripluloj. Shi volas proparoli en la nomo de membro de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco. Shi diris: "Ekde 1988, kiam naskighis la China Kriplula Federacio, la chinaj kripluloj sentis, ke ili ekhavis sian propran hejmon. Tra la tuta Chinio estas multe da tiaj federacioj de diversaj niveloj, fervore helpataj de la lokaj registaroj. En tiuj jaroj la aferoj pri kripluloj disvolvighis rapide kaj la popola kongreso difinis diversajn leghojn kaj regulojn pri kripluloj, el kiuj la plej grava estas "Legho de la China Popola Respubliko por Protekto de Kripluloj", tio estas la fundamenta garantio por la kripluloj. Sed nun kripluloj konsistigas grandan parton de la malrichaj loghantoj, tial mi volas per miaj laboroj krei kondichojn, por ke kripluloj havu neniajn ghenojn morale, spirite kaj materie. Mi deziras, ke helpate de la tuta socio la kripluloj post sia penado revenu al ghia normala vivo."

Rilataj artikoloj:

1. Revizito al Zhang Haidi

2. Shi kortushas gejunulojn

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688