| Veterinformoj | Retposhto |

Inaugurighis la Unua Sesio de la 10-a TPK


Je 9:00 de la 5-a de marto inaugurighis en Pekino la Unua Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK). Tio estas grandioza kunveno de la plej alta shtata organo de potenco de Chinio en la nova jarcento.

Jiang Zemin, Hu Jintao, Li Peng, Zhu Rongji kaj aliaj shtataj gvidantoj de Chinio partoprenis la sesion. Wu Bangguo kiel plenuma kaj konstanta prezidanto de la prezidantaro de la sesio prezidis la sesion.

Chefministro Zhu Rongji faris raporton pri la laboro de la registaro reprezentante la Shtatan Konsilantaron.

La sesion cheestis 2916 reprezentantoj de TPK kaj gaste cheestis pli 2000 partoprenantoj de la Unua Sesio de la 10-a China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco kaj diplomatiaj senditoj de aliaj landoj en Chinio.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688