| Veterinformoj | Retposhto |

Membroj kaj komitatoj de ChPPIK


La China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK) konsistas el diversnivelaj komitatoj.

La tutlanda komitato kaj loka komitato

ChPPIK starigas la tutlandan komitaton kaj lokajn komitatojn. Sesio de la Tutlanda Komitato de ChPPIK okazas chiujare. La konsisto de la loka komitato de ChPPIK estas decidata lau lokaj kondichoj, reference al tiu de la Tutlanda Komitato. La loka komitato devas observi kaj plenumi la rezoluciojn de superaj komitatoj. Sesioj de diversnivelaj lokaj komitatoj de ChPPIK okazas chiujare.

Povoj de la Tutlanda Komitato de ChPPIK

1.Revizio de la statuto de ChPPIK kaj superrigardo de praktikado de la statuto;

2.Elektado de prezidanto, vicprezidantoj, ghenerala sekretario kaj konstantaj komitatanoj;

3.Auskulto kaj ekzameno de labora raporto de la konstanta komitato;

4.Diskuto kaj decido de gravaj politikoj kaj taskoj;

5.Diskuto de shtataj politikoj kaj prezento de proponoj kaj kritikoj.

Membroj de ChPPIK

La membroj de la Tutlanda Komitato de ChPPIK konsistas el reprezentantoj de la Komunista Partio de Chinio, demokratiaj partioj, senpartiaj personoj, popolaj grupoj, nacimalplimultoj, samlandanoj el Taiwan, Hongkong kaj Makao, elmigrintaj chinoj kaj specialaj invititoj. La partioj kaj popolaj grupoj, kiuj aprobas la statuton de ChPPIK, povas alighi al la Tutlanda Komitato de ChPPIK post konsento de ghia Konstanta Komitato. Ankau individuoj povas alighi lau invito de ChPPIK. Aliaj personoj kaj grupoj povas alighi en sama maniero.

Servoperiodo de la tutlanda kaj lokaj komitatoj

La servoperiodo de la Tutlanda Komitato de ChPPIK dauras 5 jarojn. En eksterordinara situacio la servoperiodo povas esti prokrastata post konsento de pli ol 2/3 de la membroj de la Konstanta Komitato. La alighontaj grupoj kaj la nombro de reprezentantoj kaj kandidatoj estas deciditaj de la lastperioda komitato de ChPPIK kaj la aldono kaj shangho --- de la nuna komitato de ChPPIK.

La servoperiodo de la lokaj komitatoj de ChPPIK dauras 5 jarojn. La lokaj komitatoj instalas prezidanton, vicprezidantojn kaj gheneralan sekretarion.

Al la komitato alighas reprezentantoj de la ekonomio de neshtata posedsistemo

En marto de 1993 en la 1-a sesio de la 8-a ChPPIK pli ol 20 prezidantoj de privataj entreprenoj kaj tiuj funkciigataj kune kun alilandanoj unuafoje farighis membroj de ChPPIK kiel reprezentantoj de la ekonomio de neshtata posedsistemo kaj diskutis pri gravaj shtataj aferoj kun fakuloj, erudiciuloj kaj kadroj el diversaj partioj kaj grupoj. Tio markis, ke la ekonomio de neshtata posedsistemo farighis grava parto de socialisma ekomomio de Chinio. En la 9-a ChPPIK pli ol 40 tiaj reprezentantoj estis elektitaj kiel membroj de ChPPIK.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688