| Veterinformoj | Retposhto |

Zhu Rongji kolektas opiniojn pri la labora raporto de la china registaro


En la 1-a sesio de la Tutlanda Popola Kongreso china chefministro Zhu Rongji devos prezenti la laboran raporton de la china registaro. Lastatempe li prezidis kunsidon por kolekti opiniojn de demokratiaj partioj, senpartiaj personoj kaj respondeculoj de la Tutlanda Industria kaj Komerca Federacio.

En la kunsido gvidantoj el diversaj rondoj unuvoche opiniis, ke en la pasintaj 5 jaroj la china popolo sub la gvido de la Komunista Partio de Chinio (KPCh) venkis diversajn malfacilojn kaj riskojn en la komplika medio. Chinio akiris grandan sukceson en reformado kaj malfermo kaj moderna konstruado. La nerafinita raporto bazighas sur grava teorio de Deng Xiaoping, tri reprezentoj kaj spirito de la 16-a Tutlanda Kongreso de KPCh kaj la kunveno de ekonomia laboro de la Centra Komitato de KPCh. Ghi objektive kaj chiuflanke resumas la sperton kaj lecionojn de la china registaro en la pasintaj 5 jaroj kaj prezentas utilajn proponojn por la laboro de la china registaro en 2003. La raporto estas elokventa, enhavoricha kaj klara. La cheestantoj laudis la fundamentan skizon kaj chefan enhavon de la raporto. Dume ili prezentis siajn opiniojn pri daura plivastigo de enlanda bezono, rapida kaj sana kresko de nacia ekonomio, solvo de problemoj de kamparanoj, kamparo kaj agrikulturo, reguligo de industria strukturo, energia disvolvo de okcidenta Chinio, profunda reformado de ekonomia sistemo, plivastigo de malfermo, enoficigo de senlaboruloj, socia garantio, praktikado de strategio prosperigi la landon per sciencoj kaj eduko kaj strategio de daura disvolvo, plifortigo de socialisma demokratia legha sistemo kaj konstruado de spirita civilizacio, shangho de la registara funkcio kaj fortigo de laborstila konstruado.

Zhu Rongji dankis ilin pro iliaj opinioj kaj intershanghis kun ili opiniojn pri rilataj problemoj.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688