| Veterinformoj | Retposhto |

Fundamenta principo pri plurpartia kunlaboro


"Longa kunekzisto kaj reciproka kontrolo" kaj "honesta traktado unu al alia kaj kuna divido de gloro kaj malgloro" estas fundamenta principo de la Komunista Partio de Chinio (KPCh) en traktado kun demokratiaj partioj kaj senpartiaj personoj.

"Longa kunekzisto" signifas, ke KPCh longe ekzistas kune kun la demokratiaj partioj kaj senpartiaj personoj, sindedichantaj al unuigho kun la popolo en la socialisma afero kaj konfidataj de la popolo, kaj kune luktas kun ili. "Reciproka kontrolo" signifas, ke KPCh kaj diversaj demokratiaj partioj kaj senpartiaj personoj faras kritikon kaj helpon unu al alia en la kampo permesata de la leghoj. "Honesta traktado unu al alia kaj kuna divido de gloro kaj malgloro" signifas, ke KPCh kaj la demokratiaj partioj kaj senpartiaj personoj traktas unu la alian honeste kaj rigardas la shtatan prosperon kiel gloron kaj ghian dekadencon kiel malgloron kaj unuanime luktas por la afero de nia granda nacio.

Tio estas nepre observenda principo por teni kaj kompletigi la plurpartian kunlaboron kaj principon de politika interkonsiligho gvidatajn de la Komunista Partio de Chinio.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688